Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I CORINTHIANS
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 11
I Co Esperant 11:1  Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaŭ estas imitanto de Kristo.
I Co Esperant 11:2  Mi laŭdas vin, ke vi min memoras en ĉio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, ĝuste kiel mi transdonis ilin al vi.
I Co Esperant 11:3  Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio.
I Co Esperant 11:4  Ĉiu viro, preĝanta aŭ profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon.
I Co Esperant 11:5  Sed ĉiu virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; ĉar tio estas tia sama, kvazaŭ ŝi estus razita.
I Co Esperant 11:6  Ĉar se virino ne estas vualita, ŝi ankaŭ tondiĝu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aŭ razitaj, ŝi estu vualita.
I Co Esperant 11:7  Ĉar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro.
I Co Esperant 11:8  Ĉar viro ne estas el virino, sed virino el viro;
I Co Esperant 11:9  ĉar ankaŭ viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro;
I Co Esperant 11:10  pro tio virino devas havi sur la kapo signon de aŭtoritato, pro la anĝeloj.
I Co Esperant 11:11  Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro.
I Co Esperant 11:12  Ĉar kiel virino estas el viro, tiel same ankaŭ estas viro per virino; sed ĉio estas el Dio.
I Co Esperant 11:13  Juĝu en vi mem: ĉu decas, ke virino preĝu al Dio nevualite?
I Co Esperant 11:14  Ĉu eĉ la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro?
I Co Esperant 11:15  Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por ŝi gloro; ĉar ŝiaj haroj estas donitaj al ŝi kiel kovraĵo.
I Co Esperant 11:16  Sed se iu ŝajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.
I Co Esperant 11:17  Sed ordonante al vi jene, mi ne laŭdas vin, ke vi kunvenas ne por pliboniĝo, sed por malpliboniĝo.
I Co Esperant 11:18  Ĉar unue mi aŭdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion.
I Co Esperant 11:19  Ĉar necese estas, ke ankaŭ herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentiĝu inter vi.
I Co Esperant 11:20  Kiam do vi kunvenas, estas neeble manĝi la Sinjoran vespermanĝon;
I Co Esperant 11:21  ĉar en via manĝado ĉiu antaŭ alia prenas sian propran vespermanĝon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas.
I Co Esperant 11:22  Kio? ĉu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas manĝi kaj trinki? aŭ ĉu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? ĉu mi vin laŭdos en tio? Mi ja vin ne laŭdas.
I Co Esperant 11:23  Ĉar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaŭ transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;
I Co Esperant 11:24  kaj doninte dankon, li dispecigis ĝin, kaj diris: Ĉio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.
I Co Esperant 11:25  Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.
I Co Esperant 11:26  Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos.
I Co Esperant 11:27  Tial ĉiu, kiu neinde manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro.
I Co Esperant 11:28  Sed oni sin provu, kaj tiele manĝu el la pano kaj trinku el la kaliko.
I Co Esperant 11:29  Ĉar la manĝanto kaj trinkanto manĝas kaj trinkas juĝon al si mem, se li ne pripensas la korpon.
I Co Esperant 11:30  Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas.
I Co Esperant 11:31  Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus juĝitaj.
I Co Esperant 11:32  Sed kiam ni estas juĝataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.
I Co Esperant 11:33  Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por manĝi, atendu unu la alian.
I Co Esperant 11:34  Se iu malsatas, li manĝu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku juĝon. Kaj la ceteron mi ordigos, kiam mi venos.