Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
ACTS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 5
Acts Esperant 5:1  Sed unu viro, nomata Ananias, kun sia edzino Sapfira vendis posedaĵon,
Acts Esperant 5:2  kaj retenis iom el la prezo, kun la konsento de sia edzino, kaj iun parton alportis kaj metis antaŭ la piedoj de la apostoloj.
Acts Esperant 5:3  Sed Petro diris: Ananias, kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom el la prezo de la bieno?
Acts Esperant 5:4  Dum ĝi restis, ĉu ĝi ne estis via? kaj post la vendo, ĉu ĝi ne estis en via rajto? Kial do ĉi tiun faron vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al Dio.
Acts Esperant 5:5  Kaj aŭdante ĉi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspiriĝis; kaj granda timo venis sur ĉiujn aŭdantojn.
Acts Esperant 5:6  Kaj la junuloj leviĝis, kaj lin ĉirkaŭvindis, kaj forportis kaj enterigis.
Acts Esperant 5:7  Kaj post paso de ĉirkaŭ tri horoj eniris lia edzino, ne sciante, kio okazis.
Acts Esperant 5:8  Kaj Petro ŝin demandis: Diru al mi, ĉu por tiom vi vendis la bienon? Kaj ŝi respondis: Jes, por tiom.
Acts Esperant 5:9  Kaj Petro respondis al ŝi: Kial estis interkonsento inter vi, por inciti la Spiriton de la Eternulo? jen la piedoj de tiuj, kiuj enterigis vian edzon, estas apud la pordo, kaj ili vin forportos.
Acts Esperant 5:10  Kaj ŝi tuj falis apud liaj piedoj kaj senspiriĝis; kaj la junuloj eniris, kaj trovis ŝin mortinta, kaj ŝin forportis kaj enterigis apud ŝia edzo.
Acts Esperant 5:11  Kaj granda timo venis sur la tutan eklezion kaj sur ĉiujn aŭdantajn pri tio.
Acts Esperant 5:12  Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindaĵoj meze de la popolo; kaj ili ĉiuj estis unuanime en la portiko Salomona.
Acts Esperant 5:13  Sed el la ceteraj neniu kuraĝis aliĝi al ili; tamen la popolo gloris ilin;
Acts Esperant 5:14  kaj kredantoj pligrandnombre aldoniĝis al la Sinjoro, amasoj da viroj kaj virinoj;
Acts Esperant 5:15  tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kuŝigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke ĉe la preterpaso de Petro, almenaŭ lia ombro ombru iun el ili.
Acts Esperant 5:16  Kunvenis ankaŭ en Jerusalemon la amaso el la ĉirkaŭaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj ĉiuj estis sanigitaj.
Acts Esperant 5:17  Sed stariĝis la ĉefpastro, kaj ĉiuj, kiuj estis kun li (tio estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili pleniĝis de ĵaluzo,
Acts Esperant 5:18  kaj ĵetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon.
Acts Esperant 5:19  Sed anĝelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris:
Acts Esperant 5:20  Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo ĉiujn vortojn pri ĉi tiu Vivo.
Acts Esperant 5:21  Kaj tion aŭdinte, ili eniris ĉe la tagiĝo en la templon kaj ekinstruis. Sed venis la ĉefpastro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi.
Acts Esperant 5:22  Sed la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj ili revenis kaj rakontis,
Acts Esperant 5:23  dirante: Ni ja trovis la malliberejon ŝlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj antaŭ la pordoj; sed malferminte, ni trovis interne neniun.
Acts Esperant 5:24  Kiam do la kapitano de la templo kaj la ĉefpastroj aŭdis ĉi tiujn vortojn, ili embarasiĝis pri ili, kio fariĝos el tiu afero.
Acts Esperant 5:25  Tiam iu venis, kaj sciigis al ili: Jen la viroj, kiujn vi metis en la karceron, estas en la templo, kaj staras kaj instruas la popolon.
Acts Esperant 5:26  Tiam foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto; ĉar ili timis la popolon, por ke ili ne estu priĵetitaj per ŝtonoj.
Acts Esperant 5:27  Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis ilin antaŭ la sinedrio. Kaj la ĉefpastro ilin demandis,
Acts Esperant 5:28  dirante: Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en ĉi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo.
Acts Esperant 5:29  Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris: Oni devas obei Dion prefere ol homojn.
Acts Esperant 5:30  La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignaĵo.
Acts Esperant 5:31  Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj.
Acts Esperant 5:32  Kaj ni estas atestantoj de ĉi tiuj vortoj, kiel ankaŭ estas la Sankta Spirito, kiun Dio donis al tiuj, kiuj Lin obeas.
Acts Esperant 5:33  Kaj ili, aŭdinte tion, estis pikitaj en la koro, kaj ili konsiliĝis, por pereigi ilin.
Acts Esperant 5:34  Sed unu Fariseo, nomata Gamaliel, leĝinstruisto honorata ĉe la tuta popolo, ekstaris en la sinedrio, kaj ordonis, ke oni eksteren forigu la homojn por kelka tempo.
Acts Esperant 5:35  Kaj li diris al ili: Izraelidoj, estu singardaj rilate al ĉi tiuj homoj pri tio, kion vi celas fari.
Acts Esperant 5:36  Ĉar antaŭ ĉi tiuj tagoj leviĝis Teŭdas, dirante, ke li estas ia persono; kaj al li aliĝis nombro da viroj, ĉirkaŭ kvarcent; kaj li pereis; kaj ĉiuj, kiuj lin obeis, dispeliĝis kaj nuliĝis.
Acts Esperant 5:37  Post tiu leviĝis Judas, Galileano, en la tagoj de la registrado, kaj fortiris post si homojn; li ankaŭ pereis, kaj ĉiuj, kiuj lin obeis, dispeliĝis.
Acts Esperant 5:38  Kaj nun mi diras al vi: Detenu vin de ĉi tiuj homoj, kaj lasu ilin; ĉar, se ĉi tiu intenco aŭ ĉi tiu laboro estas de homoj, ĝi renversiĝos;
Acts Esperant 5:39  sed se ĝi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aŭ eble iel vi troviĝos batalantaj kontraŭ Dio.
Acts Esperant 5:40  Kaj ili konsentis kun li; kaj alvokinte la apostolojn kaj batinte ilin, ili ordonis, ke ili ne parolu en la nomo de Jesuo, kaj liberigis ilin.
Acts Esperant 5:41  Sed ili foriris de antaŭ la sinedrio, ĝojante, ke ili estis juĝitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo.
Acts Esperant 5:42  Kaj ĉiutage en la templo kaj dome ili ne ĉesis instrui kaj prediki Jesuon, la Kriston.