Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next
Chapter 7
Job Esperant 7:1  Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero, Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.
Job Esperant 7:2  Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro, Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon,
Job Esperant 7:3  Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.
Job Esperant 7:4  Kiam mi kuŝiĝas, mi diras: Kiam mi leviĝos? Sed la vespero fariĝas longa, kaj mi satiĝas de maltrankvileco ĝis la tagiĝo.
Job Esperant 7:5  Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia haŭto krevis kaj putras.
Job Esperant 7:6  Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.
Job Esperant 7:7  Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;
Job Esperant 7:8  Ne plu revidos min okulo de vidanto; Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.
Job Esperant 7:9  Nubo pasas kaj foriras; Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en Ŝeolon;
Job Esperant 7:10  Li ne plu revenas en sian domon; Lia loko ne plu rekonos lin.
Job Esperant 7:11  Tial mi ne detenos mian buŝon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolĉeco de mia animo.
Job Esperant 7:12  Ĉu mi estas maro aŭ mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi?
Job Esperant 7:13  Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kuŝejo plifaciligos mian suferadon,
Job Esperant 7:14  Tiam Vi teruras min per sonĝoj, Timigas min per vizioj;
Job Esperant 7:15  Kaj mia animo deziras sufokiĝon, Miaj ostoj la morton.
Job Esperant 7:16  Tedis al mi; ne eterne mi vivu; Forlasu min, ĉar miaj tagoj estas vantaĵo.
Job Esperant 7:17  Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li,
Job Esperant 7:18  Ke Vi rememoras lin ĉiumatene, Elprovas lin ĉiumomente?
Job Esperant 7:19  Kial Vi ne deturnas Vin de mi, Ne lasas min libera eĉ tiom, ke mi povu engluti mian salivon?
Job Esperant 7:20  Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi fariĝis ŝarĝo por mi mem?
Job Esperant 7:21  Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaŭ kuŝos en la tero; Kaj kiam Vi morgaŭ serĉos min, mi ne ekzistos.