MARK
Chapter 12
Mark | Esperant | 12:1 | Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinberĝardenon plantis unu viro, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis. | |
Mark | Esperant | 12:2 | Kaj li sendis sklavon en la ĝusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo. | |
Mark | Esperant | 12:5 | Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurĝante unujn, kaj mortigante aliajn. | |
Mark | Esperant | 12:6 | Li havis ankoraŭ unu amatan filon: li sendis lin ankaŭ la lastan al ili, dirante: Ili respektos mian filon. | |
Mark | Esperant | 12:7 | Sed tiuj kultivistoj diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredaĵo estos nia. | |
Mark | Esperant | 12:9 | Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. | |
Mark | Esperant | 12:10 | Ĉu vi ne legis tiun skribon: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula; | |
Mark | Esperant | 12:12 | Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; ĉar ili eksciis, ke li parolis la parabolon kontraŭ ili; kaj forlasinte lin, ili foriris. | |
Mark | Esperant | 12:13 | Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado. | |
Mark | Esperant | 12:14 | Kaj veninte, ili diris al li: Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio. Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne? | |
Mark | Esperant | 12:15 | Ĉu ni donu, aŭ ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili: Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi ĝin vidu. | |
Mark | Esperant | 12:16 | Kaj ili ĝin alportis. Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Kaj ili diris al li: De Cezaro. | |
Mark | Esperant | 12:17 | Kaj Jesuo respondis al ili: Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj ili miregis pro li. | |
Mark | Esperant | 12:18 | Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante: | |
Mark | Esperant | 12:19 | Majstro, Moseo skribis por ni: Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. | |
Mark | Esperant | 12:23 | En la releviĝo, por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj sep havis ŝin kiel edzinon. | |
Mark | Esperant | 12:24 | Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio? | |
Mark | Esperant | 12:25 | Ĉar kiam oni leviĝos el la mortintoj, oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo. | |
Mark | Esperant | 12:26 | Sed pri la mortintoj, ke ili releviĝas, ĉu vi ne legis en la libro de Moseo ĉe la arbetaĵo, kiel Dio parolis al li, dirante: Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? | |
Mark | Esperant | 12:28 | Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj aŭskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin: Kiu ordono estas la unua el ĉiuj? | |
Mark | Esperant | 12:29 | Kaj Jesuo respondis: La unua estas: Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu; | |
Mark | Esperant | 12:30 | kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto. | |
Mark | Esperant | 12:31 | Kaj jen estas la dua: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono. | |
Mark | Esperant | 12:32 | Kaj respondis al li la skribisto: Bone, Majstro, laŭ vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li; | |
Mark | Esperant | 12:33 | kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem-tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj. | |
Mark | Esperant | 12:34 | Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li: Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuraĝis fari al li demandon. | |
Mark | Esperant | 12:35 | Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo: Kial diras la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David? | |
Mark | Esperant | 12:36 | David mem diris per la Sankta Spirito: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. | |
Mark | Esperant | 12:37 | David mem nomas lin Sinjoro; kaj kiel do li estas lia filo? Kaj la granda homamaso aŭskultis lin plezure. | |
Mark | Esperant | 12:38 | Kaj en sia instruado li diris: Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj salutojn sur la placoj, | |
Mark | Esperant | 12:40 | kaj kiuj formanĝas la domojn de vidvinoj, kaj por preteksto ili longe preĝas; ili ricevos pli severan kondamnon. | |
Mark | Esperant | 12:41 | Kaj sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn en la monkeston; kaj multaj riĉuloj enĵetis multon. | |
Mark | Esperant | 12:43 | Kaj alvokinte al si siajn disĉiplojn, li diris al ili: Vere mi diras al vi, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston; | |