PSALMS
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
59
60
61
62
63
64
65
66
67
68
69
70
71
72
73
74
75
76
77
78
79
80
81
82
83
84
85
86
87
88
89
90
91
92
93
94
95
96
97
98
99
100
101
102
103
104
105
106
107
108
109
110
111
112
113
114
115
116
117
118
119
120
121
122
123
124
125
126
127
128
129
130
131
132
133
134
135
136
137
138
139
140
141
142
143
144
145
146
147
148
149
150
Chapter 35
Psal | Esperant | 35:1 | Batalu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ mi; Militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi. | |
Psal | Esperant | 35:3 | Kaj nudigu ponardegon, kaj stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj; Diru al mia animo: Via helpo Mi estas. | |
Psal | Esperant | 35:4 | Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo; Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraŭ mi. | |
Psal | Esperant | 35:7 | Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo. | |
Psal | Esperant | 35:8 | Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kaŝis, kaptu lin; Por pereo li falu en ĝin. | |
Psal | Esperant | 35:10 | Ĉiuj miaj ostoj diros: Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto? | |
Psal | Esperant | 35:11 | Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas. | |
Psal | Esperant | 35:13 | Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakaĵon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem. | |
Psal | Esperant | 35:14 | Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis. | |
Psal | Esperant | 35:15 | Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, kaj ili kuniĝis; Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili ŝiris kaj ne ĉesis. | |
Psal | Esperant | 35:17 | Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj. | |
Psal | Esperant | 35:19 | Ne ĝoju pri mi miaj maljustaj malamikoj; Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj. | |
Psal | Esperant | 35:20 | Ĉar ne pri paco ili parolas, Kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn. | |
Psal | Esperant | 35:23 | Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo. | |
Psal | Esperant | 35:25 | Ili ne diru en sia koro: Ha, ha! tio estas laŭ nia deziro; Ili ne diru: Ni lin englutis. | |
Psal | Esperant | 35:26 | Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro mia malfeliĉo; Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi. | |
Psal | Esperant | 35:27 | Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; Kaj ili diru ĉiam: Granda estas la Eternulo, Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo. | |