Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PSALMS
Prev Up Next
Chapter 105
Psal Esperant 105:1  Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
Psal Esperant 105:2  Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj.
Psal Esperant 105:3  Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.
Psal Esperant 105:4  Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.
Psal Esperant 105:5  Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;
Psal Esperant 105:6  Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.
Psal Esperant 105:7  Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj.
Psal Esperant 105:8  Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,
Psal Esperant 105:9  Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj ĵuris al Isaak.
Psal Esperant 105:10  Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, Por Izrael kiel eternan interligon,
Psal Esperant 105:11  Dirante: Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.
Psal Esperant 105:12  Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi,
Psal Esperant 105:13  Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,
Psal Esperant 105:14  Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili reĝojn, dirante:
Psal Esperant 105:15  Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.
Psal Esperant 105:16  Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis ĉion, kio portis panon.
Psal Esperant 105:17  Li sendis antaŭ ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo.
Psal Esperant 105:18  Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero ŝarĝis lian korpon,
Psal Esperant 105:19  Ĝis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis.
Psal Esperant 105:20  Reĝo sendis kaj malligis lin, Reganto super popoloj liberigis lin;
Psal Esperant 105:21  Li faris lin sinjoro super lia domo Kaj reganto super lia tuta havo,
Psal Esperant 105:22  Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj saĝigu liajn maljunulojn.
Psal Esperant 105:23  Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de Ĥam.
Psal Esperant 105:24  Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris ĝin pli forta ol ĝiaj malamikoj.
Psal Esperant 105:25  Li malĝustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraŭ Liaj sklavoj.
Psal Esperant 105:26  Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis.
Psal Esperant 105:27  Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de Ĥam.
Psal Esperant 105:28  Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.
Psal Esperant 105:29  Li ŝanĝis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fiŝojn.
Psal Esperant 105:30  Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la ĉambroj de iliaj reĝoj.
Psal Esperant 105:31  Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj.
Psal Esperant 105:32  Antataŭ pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando.
Psal Esperant 105:33  Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.
Psal Esperant 105:34  Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj
Psal Esperant 105:35  Kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando Kaj formanĝis la produktojn de ilia tero.
Psal Esperant 105:36  Kaj Li mortigis ĉiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencaĵojn de ĉiuj iliaj fortoj.
Psal Esperant 105:37  Sed ilin Li elkondukis kun arĝento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.
Psal Esperant 105:38  Ĝojis Egiptujo, kiam ili eliris, Ĉar atakis ĝin timo antaŭ ili.
Psal Esperant 105:39  Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto.
Psal Esperant 105:40  Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano ĉiela Li ilin satigis.
Psal Esperant 105:41  Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.
Psal Esperant 105:42  Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo.
Psal Esperant 105:43  Kaj Li elkondukis Sian popolon en ĝojo, Siajn elektitojn kun kantado.
Psal Esperant 105:44  Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis;
Psal Esperant 105:45  Por ke ili plenumu Liajn leĝojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!