PSALMS
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
59
60
61
62
63
64
65
66
67
68
69
70
71
72
73
74
75
76
77
78
79
80
81
82
83
84
85
86
87
88
89
90
91
92
93
94
95
96
97
98
99
100
101
102
103
104
105
106
107
108
109
110
111
112
113
114
115
116
117
118
119
120
121
122
123
124
125
126
127
128
129
130
131
132
133
134
135
136
137
138
139
140
141
142
143
144
145
146
147
148
149
150
Chapter 78
Psal | Esperant | 78:1 | Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo. | |
Psal | Esperant | 78:4 | Tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris. | |
Psal | Esperant | 78:5 | Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis leĝon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu ĝin al siaj infanoj, | |
Psal | Esperant | 78:6 | Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskiĝos, Ili leviĝu kaj rakontu al siaj infanoj. | |
Psal | Esperant | 78:7 | Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn; | |
Psal | Esperant | 78:8 | Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito. | |
Psal | Esperant | 78:9 | La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turniĝis malantaŭen en tago de batalo; | |
Psal | Esperant | 78:19 | Kaj ili parolis kontraŭ Dio, Kaj diris: Ĉu Dio povas kovri tablon en la dezerto? | |
Psal | Esperant | 78:20 | Jen Li frapis rokon, Kaj verŝiĝis akvo kaj ekfluis riveroj: Ĉu Li povas ankaŭ panon doni? Ĉu Li pretigos ankaŭ viandon por Sia popolo? | |
Psal | Esperant | 78:21 | Tial la Eternulo, aŭdinte, flamiĝis; Kaj fajro ekbrulis kontraŭ Jakob, Kaj leviĝis kolero kontraŭ Izrael; | |
Psal | Esperant | 78:26 | Li kurigis tra la ĉielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan; | |
Psal | Esperant | 78:27 | Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon; | |
Psal | Esperant | 78:30 | Sed kiam ili ankoraŭ ne forlasis sian deziron Kaj ilia manĝaĵo estis ankoraŭ en ilia buŝo, | |
Psal | Esperant | 78:31 | La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael ĝi faligis. | |
Psal | Esperant | 78:34 | Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin ekserĉis, Returniĝis kaj fervore vokis Dion; | |
Psal | Esperant | 78:35 | Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikaĵo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto. | |
Psal | Esperant | 78:38 | Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon. | |
Psal | Esperant | 78:46 | Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj; | |
Psal | Esperant | 78:49 | Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Taĉmenton da malbonaj anĝeloj. | |
Psal | Esperant | 78:50 | Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne ŝirmis kontraŭ la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto; | |
Psal | Esperant | 78:51 | Li mortigis ĉiun unuenaskiton en Egiptujo, La komencajn fortojn en la tendoj de Ĥam. | |
Psal | Esperant | 78:52 | Kaj Li kondukis kiel ŝafojn Sian popolon, Kaj Li kondukis ilin kiel paŝtataron tra la dezerto; | |
Psal | Esperant | 78:53 | Li kondukis ilin en sendanĝereco, kaj ili ne timis, Kaj iliajn malamikojn kovris la maro; | |
Psal | Esperant | 78:54 | Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano; | |
Psal | Esperant | 78:55 | Li forpelis antaŭ ili popolojn, Lote disdonis ilian heredon, Kaj loĝigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael. | |
Psal | Esperant | 78:56 | Sed ili incitis kaj ĉagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn leĝojn ili ne observis; | |
Psal | Esperant | 78:57 | Ili defalis kaj perfidiĝis, kiel iliaj patroj, Returniĝis, kiel malfidinda pafarko; | |
Psal | Esperant | 78:61 | Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, Kaj Sian majeston en la manon de malamiko; | |
Psal | Esperant | 78:69 | Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis ĝin por ĉiam. | |
Psal | Esperant | 78:71 | De apud la ŝafinoj Li venigis lin, Por paŝti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael. | |