Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
I CORINTHIANS
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16
Prev Up Next
Chapter 14
I Co Esperant 14:1  Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke vi profetadu.
I Co Esperant 14:2  Ĉar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj parolas, sed al Dio; ĉar neniu komprenas, sed en la spirito li parolas misterojn.
I Co Esperant 14:3  Sed la profetanto parolas al homoj edifon kaj konsilon kaj konsolon.
I Co Esperant 14:4  Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion.
I Co Esperant 14:5  Mi volas, ke vi ĉiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se li ankaŭ interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon.
I Co Esperant 14:6  Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aŭ en formo de malkaŝado, aŭ de sciado, aŭ de profetado, aŭ de instruado?
I Co Esperant 14:7  Eĉ la senvivaĵoj, kiuj produktas sonon, ĉu fluto, ĉu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aŭ harpata?
I Co Esperant 14:8  Ĉar se la trumpeto donos necertan voĉon, kiu pretiĝos por batalo?
I Co Esperant 14:9  Tiel ankaŭ vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? ĉar en la aeron vi parolus.
I Co Esperant 14:10  Eble estas tiom da specoj de voĉoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa.
I Co Esperant 14:11  Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro.
I Co Esperant 14:12  Tiel same ankaŭ vi, dum vi fervore deziras spiritajn donacojn, klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio.
I Co Esperant 14:13  Tial kiu parolas per lingvo, tiu preĝu, ke li interpretu.
I Co Esperant 14:14  Ĉar se mi preĝas per lingvo, mia spirito preĝas, sed mia intelekto estas senfrukta.
I Co Esperant 14:15  Kio do estas? Mi preĝos spirite, kaj mi preĝos ankaŭ intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaŭ intelekte.
I Co Esperant 14:16  Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion vi diras.
I Co Esperant 14:17  Ĉar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata.
I Co Esperant 14:18  Mi dankas Dion, mi parolas per lingvoj pli ol vi ĉiuj;
I Co Esperant 14:19  tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaŭ aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo.
I Co Esperant 14:20  Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenaĝuloj.
I Co Esperant 14:21  En la leĝo estas skribite: Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi parolos al ĉi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos aŭskulti Min, diras la Eternulo.
I Co Esperant 14:22  Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj.
I Co Esperant 14:23  Se do la tuta eklezio kunvenos, kaj ĉiuj parolos per lingvoj, kaj tien envenos nekleruloj aŭ nekredantoj, ĉu ili ne diros, ke vi frenezas?
I Co Esperant 14:24  Sed se ĉiuj profetos, kaj envenos nekredanto aŭ neklerulo, li estos konvinkata de ĉiuj, li estos juĝata de ĉiuj;
I Co Esperant 14:25  la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos sur sian vizaĝon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas ĉe vi.
I Co Esperant 14:26  Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, ĉiu havas psalmon, havas instruon, havas malkaŝaĵon, havas lingvon, havas interpretaĵon. Ĉio fariĝu por edifo.
I Co Esperant 14:27  Se oni parolas per lingvo, tio estu duope, aŭ triope je plejmulto, kaj laŭvice; kaj unu interpretu;
I Co Esperant 14:28  sed se ne ĉeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio.
I Co Esperant 14:29  Kaj la profetoj parolu duope aŭ triope, kaj la aliaj interdiferencigu.
I Co Esperant 14:30  Sed se al alia apudsidanta io malkaŝiĝos, la unua silentu.
I Co Esperant 14:31  Ĉar vi ĉiuj povas profeti unuope laŭvice, por ke ĉiuj lernu, kaj ĉiuj ricevu konsilon;
I Co Esperant 14:32  kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj;
I Co Esperant 14:33  ĉar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en ĉiuj eklezioj de la sanktuloj.
I Co Esperant 14:34  La virinoj silentadu en la eklezioj; ĉar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetiĝu, kiel ankaŭ diras la leĝo.
I Co Esperant 14:35  Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; ĉar estas honte por virino paroli en la eklezio.
I Co Esperant 14:36  Kio? ĉu el vi la vorto de Dio eliris? ĉu ĝi venis al vi solaj?
I Co Esperant 14:37  Se iu ŝajnas al si esti profeto aŭ laŭspirita, li sciiĝu pri tio, kion mi skribas al vi, ke ĝi estas la ordono de la Sinjoro.
I Co Esperant 14:39  Tial, fratoj, deziregu profeti, kaj ne malpermesu paroli per lingvoj.