Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 10
Job Esperant 10:1  Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malĝojeco de mia animo.
Job Esperant 10:2  Mi diros al Dio: Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraŭ mi.
Job Esperant 10:3  Ĉu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpuŝas la laboritaĵon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?
Job Esperant 10:4  Ĉu Vi havas okulojn karnajn, Kaj ĉu Vi rigardas, kiel homo rigardas?
Job Esperant 10:5  Ĉu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aŭ ĉu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo,
Job Esperant 10:6  Ke Vi serĉas mian kulpon Kaj penas trovi mian pekon,
Job Esperant 10:7  Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?
Job Esperant 10:8  Viaj manoj min formis kaj faris min tutan ĉirkaŭe, Kaj tamen Vi min pereigas!
Job Esperant 10:9  Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.
Job Esperant 10:10  Vi elverŝis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromaĝon Vi min kundensigis.
Job Esperant 10:11  Per haŭto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis.
Job Esperant 10:12  Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.
Job Esperant 10:13  Sed ĉi tion Vi kaŝis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis:
Job Esperant 10:14  Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna.
Job Esperant 10:15  Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron.
Job Esperant 10:16  Se ĝi leviĝas, Vi ĉasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon.
Job Esperant 10:17  Vi elmetas kontraŭ mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraŭ mi; Nova armeo min atakas.
Job Esperant 10:18  Por kio Vi elirigis min el la ventro? Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu!
Job Esperant 10:19  Tiam mi estus kiel ne estinta; El la ventro mi estus transportita en la tombon.
Job Esperant 10:20  Mia vivo estas ja mallonga; Ĉesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigliĝu,
Job Esperant 10:21  Antaŭ ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro,
Job Esperant 10:22  En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.