Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next
Chapter 32
Job Esperant 32:1  Kaj tiuj tri viroj ĉesis respondi al Ijob, ĉar li opiniis sin prava.
Job Esperant 32:2  Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Baraĥel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraŭ Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;
Job Esperant 32:3  kaj kontraŭ liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon.
Job Esperant 32:4  Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, ĉar ili estis pli aĝaj ol li.
Job Esperant 32:5  Sed kiam Elihu vidis, ke ne troviĝas respondo en la buŝo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.
Job Esperant 32:6  Kaj ekparolis Elihu, filo de Baraĥel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.
Job Esperant 32:7  Mi pensis: La aĝo parolu, Kaj la jarmulto montru saĝon.
Job Esperant 32:8  Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton.
Job Esperant 32:9  Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias juĝi,
Job Esperant 32:10  Tial mi diras: Aŭskultu min; Mi ankaŭ eldiros mian opinion.
Job Esperant 32:11  Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, Ĝis vi trovos la ĝustan parolon.
Job Esperant 32:12  Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.
Job Esperant 32:13  Ne diru: Ni trovis la saĝon. Dio instruu lin, ne homo.
Job Esperant 32:14  Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li.
Job Esperant 32:15  Ili perdis la kuraĝon, ili ne plu respondis; Mankas al ili vortoj.
Job Esperant 32:16  Mi atendis, ĝis ili ĉesos paroli; Sed ĉar ili haltis kaj ne plu respondis,
Job Esperant 32:17  Tial ankaŭ mi de mia flanko respondos, Mi ankaŭ eldiros mian opinion.
Job Esperant 32:18  Ĉar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas.
Job Esperant 32:19  Mia interno estas kiel vino ŝtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon.
Job Esperant 32:20  Mi ekparolos, kaj tiam fariĝos al mi pli facile; Mi malfermos mian buŝon, kaj mi respondos.
Job Esperant 32:21  Mi ne atentos la vizaĝon de persono, Kaj mi ne flatos al homo;
Job Esperant 32:22  Ĉar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto.