MATTHEW
Chapter 14
Matt | Esperant | 14:2 | kaj diris al siaj servantoj: Tiu estas Johano, la Baptisto; li leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li. | |
Matt | Esperant | 14:3 | Ĉar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo. | |
Matt | Esperant | 14:6 | Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj plaĉis al Herodo. | |
Matt | Esperant | 14:8 | Kaj ŝi, instigite de sia patrino, diris: Donu al mi ĉi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto. | |
Matt | Esperant | 14:9 | Kaj la reĝo malĝojis; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ordonis doni ĝin; | |
Matt | Esperant | 14:11 | Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino, kaj ŝi alportis ĝin al sia patrino. | |
Matt | Esperant | 14:12 | Kaj liaj disĉiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis ĝin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo. | |
Matt | Esperant | 14:13 | Kaj Jesuo, aŭdinte, foriris de tie en ŝipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, aŭdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj. | |
Matt | Esperant | 14:14 | Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn. | |
Matt | Esperant | 14:15 | Kaj kiam venis la vespero, liaj disĉiploj venis al li, dirante: La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon. | |
Matt | Esperant | 14:19 | Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj. | |
Matt | Esperant | 14:20 | Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn. | |
Matt | Esperant | 14:22 | Kaj tuj li devigis la disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, ĝis li forsendos la homamason. | |
Matt | Esperant | 14:23 | Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por preĝi; kaj kiam vesperiĝis, li estis tie sola. | |
Matt | Esperant | 14:24 | Sed la ŝipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; ĉar la vento estis kontraŭa. | |
Matt | Esperant | 14:26 | Sed la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante: Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo. | |
Matt | Esperant | 14:28 | Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. | |
Matt | Esperant | 14:29 | Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo. | |
Matt | Esperant | 14:30 | Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min. | |
Matt | Esperant | 14:31 | Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi dubis? | |
Matt | Esperant | 14:33 | Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas Filo de Dio. | |
Matt | Esperant | 14:35 | Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj venigis al li ĉiujn malsanulojn; | |