Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
LUKE
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 4
Luke Esperant 4:1  Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton
Luke Esperant 4:2  dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li manĝis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finiĝis, li malsatis.
Luke Esperant 4:3  Kaj la diablo diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu al ĉi tiu ŝtono, ke ĝi fariĝu pano.
Luke Esperant 4:4  Kaj Jesuo respondis al li: Estas skribite: Ne per la pano sole vivos homo.
Luke Esperant 4:5  Kaj kondukinte lin supren, li montris al li ĉiujn regnojn de la mondo en momento da tempo.
Luke Esperant 4:6  Kaj la diablo diris al li: Mi donos al vi la tutan ĉi tiun potencon kaj ilian gloron; ĉar ĝi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi ĝin donas.
Luke Esperant 4:7  Se do vi adorkliniĝos antaŭ mi, ĉio estos via.
Luke Esperant 4:8  Kaj responde Jesuo diris al li: Estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, adorkliniĝu, kaj al Li sola servu.
Luke Esperant 4:9  Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin de ĉi tie malsupren;
Luke Esperant 4:10  ĉar estas skribite: Al siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,
Luke Esperant 4:11  kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
Luke Esperant 4:12  Kaj responde Jesuo diris al li: Estas dirite: Ne provu la Eternulon, vian Dion.
Luke Esperant 4:13  Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li ĝis estonta tempo.
Luke Esperant 4:14  Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta ĉirkaŭaĵo.
Luke Esperant 4:15  Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de ĉiuj.
Luke Esperant 4:16  Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laŭ sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj stariĝis, por legi.
Luke Esperant 4:17  Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite:
Luke Esperant 4:18  La spirito de la Eternulo estas sur mi, Ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,
Luke Esperant 4:20  Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte ĝin al la subulo, li sidiĝis; kaj la okuloj de ĉiuj en la sinagogo atente lin rigardis.
Luke Esperant 4:21  Kaj li ekparolis al ili: Hodiaŭ tiu skribo plenumiĝas en viaj oreloj.
Luke Esperant 4:22  Kaj ĉiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia buŝo; kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de Jozef?
Luke Esperant 4:23  Kaj li diris al ili: Sendube vi diros al mi la jenan sentencon: Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni aŭdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru ĉi tie en via patrujo.
Luke Esperant 4:24  Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo.
Luke Esperant 4:25  Kun vereco mi diras al vi: Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis ŝlosita la ĉielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando;
Luke Esperant 4:26  kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino.
Luke Esperant 4:27  Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Eliŝa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano.
Luke Esperant 4:28  Kaj ĉiuj en la sinagogo pleniĝis de kolero, aŭdante tion;
Luke Esperant 4:29  kaj leviĝinte, ili elĵetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin ĝis la krutaĵo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por ĵeti lin malsupren.
Luke Esperant 4:31  Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato;
Luke Esperant 4:32  kaj oni miris pro lia instruado, ĉar kun aŭtoritato estis lia vorto.
Luke Esperant 4:33  Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per laŭta voĉo,
Luke Esperant 4:34  dirante: Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? Ĉu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio.
Luke Esperant 4:35  Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj ĵetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin.
Luke Esperant 4:36  Kaj falis miro sur ĉiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante: Kia vorto estas ĉi tio? ĉar kun aŭtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.
Luke Esperant 4:37  Kaj famo pri li eliris al ĉiu loko de la tuta ĉirkaŭaĵo.
Luke Esperant 4:38  Kaj leviĝinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri ŝi.
Luke Esperant 4:39  Kaj starante super ŝi, li admonis la febron; kaj ĝi forlasis ŝin, kaj ŝi tuj leviĝis kaj servis al ili.
Luke Esperant 4:40  Kaj ĉe la subiro de la suno ĉiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur ĉiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin.
Luke Esperant 4:41  Eliris ankaŭ demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante: Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, ĉar ili sciis, ke li estas la Kristo.
Luke Esperant 4:42  Kaj kiam tagiĝis, li eliris, kaj venis en dezertan lokon; kaj la homamasoj lin serĉis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili.
Luke Esperant 4:43  Sed li diris al ili: Ankaŭ al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; ĉar por tio mi estas sendita.