Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
EXODUS
Prev Up Next
Chapter 12
Exod Esperant 12:1  Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando Egipta, dirante:
Exod Esperant 12:2  Ĉi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua ĝi estu por vi inter la monatoj de la jaro.
Exod Esperant 12:3  Diru al la tuta komunumo de Izrael: En la deka tago de ĉi tiu monato prenu al si ŝafidon ĉiu patro de familio, po unu ŝafido por domo.
Exod Esperant 12:4  Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta ŝafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laŭ la nombro de la animoj, laŭ la kvanto de manĝado de ĉiu, ili kalkulu sin por la ŝafido.
Exod Esperant 12:5  La ŝafido estu sendifekta, virseksa, havanta la aĝon de unu jaro; el la ŝafoj aŭ el la kaproj vi povas preni.
Exod Esperant 12:6  Konservu ĝin ĝis la dek-kvara tago de ĉi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael buĉu ĝin en la komenco de vespero.
Exod Esperant 12:7  Kaj ili prenu iom el la sango, kaj ŝmiru sur ambaŭ fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili ĝin manĝos.
Exod Esperant 12:8  Kaj ili manĝu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolĉaj herboj ili manĝu.
Exod Esperant 12:9  Ne manĝu ĝin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun ĝiaj kapo, kruroj, kaj internaĵoj.
Exod Esperant 12:10  Ne restigu iom el ĝi ĝis la mateno; kio restos el ĝi ĝis la mateno, tion bruligu per fajro.
Exod Esperant 12:11  Kaj tiele manĝu ĝin; via lumbo estu zonita, viaj ŝuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj manĝu ĝin rapidante; ĝi estas Pasko de la Eternulo.
Exod Esperant 12:12  Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj ĝis la brutoj; kaj super ĉiuj dioj de Egiptujo Mi faros juĝon, Mi, la Eternulo.
Exod Esperant 12:13  Kaj la sango ĉe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi troviĝas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan.
Exod Esperant 12:14  Kaj tiu tago estu por vi memoraĵo; kaj festu ĝin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel leĝon por eterne festu ĝin.
Exod Esperant 12:15  Dum sep tagoj manĝu macojn; en la unua tago forigu la fermentaĵon el viaj domoj; ĉiu kiu manĝos fermentaĵon de la unua tago ĝis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael.
Exod Esperant 12:16  Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por manĝi por ĉiu, nur tio sola povas esti farata de vi.
Exod Esperant 12:17  Kaj observu la ordonon pri la macoj, ĉar ĝuste en tiu tago Mi elkondukis viajn taĉmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel leĝon eternan.
Exod Esperant 12:18  De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis la vespero de la dudek-unua tago de la monato.
Exod Esperant 12:19  Dum sep tagoj fermentaĵo ne troviĝu en viaj domoj; ĉar kiu manĝos fermentaĵon, ties animo ekstermiĝos el la komunumo de Izrael, ĉu li estas fremdulo, aŭ ĉu li estas indiĝeno de la lando.
Exod Esperant 12:20  Nenion fermentintan manĝu; en ĉiuj viaj loĝlokoj manĝu macojn.
Exod Esperant 12:21  Moseo alvokis ĉiujn ĉefojn de Izrael, kaj diris al ili: Elektu kaj prenu al vi ŝafidojn laŭ viaj familioj, kaj buĉu la Paskon.
Exod Esperant 12:22  Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu ĝin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tuŝu la supran sojlon kaj ambaŭ fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo ĝis la mateno.
Exod Esperant 12:23  Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaŭ fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni.
Exod Esperant 12:24  Kaj observu ĉi tion kiel leĝon por vi kaj por viaj filoj eterne.
Exod Esperant 12:25  Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu ĉi tiun servon.
Exod Esperant 12:26  Kaj kiam diros al vi viaj filoj: Kion signifas ĉi tiu via servo?
Exod Esperant 12:27  tiam diru: Ĝi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo kliniĝis kaj faris adoron.
Exod Esperant 12:28  Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris.
Exod Esperant 12:29  Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, ĝis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj ĉiujn unuenaskitojn el la brutoj.
Exod Esperant 12:30  Tiam Faraono leviĝis en la nokto, li kaj ĉiuj liaj servantoj kaj ĉiuj Egiptoj; kaj fariĝis granda kriado en Egiptujo; ĉar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto.
Exod Esperant 12:31  Kaj li alvokis Moseon kaj Aaronon en la nokto, kaj diris: Leviĝu, foriru el inter mia popolo, vi kaj la Izraelidoj; kaj iru, faru servon al la Eternulo, kiel vi diris.
Exod Esperant 12:32  Ankaŭ viajn ŝafojn kaj viajn bovojn prenu, kiel vi diris, kaj iru; kaj benu ankaŭ min.
Exod Esperant 12:33  Kaj la Egiptoj urĝis sur la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando; ĉar ili diris: Ni ĉiuj mortos.
Exod Esperant 12:34  Kaj la popolo forportis sian paston, antaŭ ol ĝi fermentis; iliaj pastujoj, ligitaj en iliaj vestoj, estis sur iliaj ŝultroj.
Exod Esperant 12:35  Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn.
Exod Esperant 12:36  Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj ĉi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.
Exod Esperant 12:37  Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de ĉirkaŭ sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj.
Exod Esperant 12:38  Kaj ankaŭ granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, kaj da ŝafoj kaj bovoj tre granda brutaro.
Exod Esperant 12:39  Kaj el la pasto, kiun ili elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, ĉar ĝi ankoraŭ ne fermentis; ĉar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj ne povis prokrasti, kaj ili eĉ ne pretigis al si manĝaĵon.
Exod Esperant 12:40  La daŭro de la tempo, kiun la Izraelidoj loĝis en Egiptujo, estis kvarcent tridek jaroj.
Exod Esperant 12:41  Kiam finiĝis kvarcent tridek jaroj, ĝuste en la sama tago, ĉiuj taĉmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta.
Exod Esperant 12:42  Ĝi estas nokto dediĉata al la Eternulo, ĉar Li elkondukis ilin el la lando Egipta; ĝi estas tiu nokto, kiu estas dediĉata al la Eternulo de ĉiuj Izraelidoj en iliaj generacioj.
Exod Esperant 12:43  Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron: Ĉi tio estas la leĝo pri la Pasko: neniu fremdulo manĝu ĝin.
Exod Esperant 12:44  Sed ĉiu sklavo, kiun iu aĉetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas manĝi ĝin.
Exod Esperant 12:46  En unu domo ĝi estu manĝata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en ĝi ne rompu.
Exod Esperant 12:48  Kaj se enloĝiĝos ĉe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu ĉe li ĉiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari ĝin, kaj li estos kiel indiĝeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita manĝu ĝin.
Exod Esperant 12:49  La sama leĝo estu por la indiĝeno, kaj por la aligentulo, kiu enloĝiĝis inter vi.
Exod Esperant 12:50  Kaj ĉiuj Izraelidoj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj al Aaron; tiel ili faris.
Exod Esperant 12:51  En tiu sama tago la Eternulo elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj.