Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 2
Prov Esperant 2:1  Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn,
Prov Esperant 2:2  Ke via orelo atente aŭskultos saĝon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;
Prov Esperant 2:3  Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian voĉon al la saĝo:
Prov Esperant 2:4  Se vi serĉos ĝin kiel arĝenton, Serĉegos kiel trezoron:
Prov Esperant 2:5  Tiam vi komprenos la timon antaŭ la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.
Prov Esperant 2:6  Ĉar la Eternulo donas saĝon; El Lia buŝo venas scio kaj kompreno.
Prov Esperant 2:7  Li havas helpon por la virtuloj; Li estas ŝildo por tiuj, kiuj vivas pie.
Prov Esperant 2:8  Li gardas la iradon de la justo, Kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj.
Prov Esperant 2:9  Tiam vi komprenos veremon kaj juston Kaj pion kaj ĉiun bonan vojon.
Prov Esperant 2:10  Ĉar saĝo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo.
Prov Esperant 2:12  Por savi vin de la vojo de malbono, De homo, parolanta kontraŭveraĵon,
Prov Esperant 2:13  De tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon, Por iri la vojojn de mallumo,
Prov Esperant 2:14  Kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon, Trovas plezuron en la malordo de la malboneco,
Prov Esperant 2:15  Kies vojoj estas malrektaj Kaj kies irado deflankiĝis;
Prov Esperant 2:16  Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,
Prov Esperant 2:17  Kiu forlasas la amikon de sia juneco, Kaj forgesas la ligon de sia Dio;
Prov Esperant 2:18  Ĉar ŝia domo kondukas al morto, Kaj ŝiaj paŝoj al la inferuloj;
Prov Esperant 2:19  Ĉiuj, kiuj eniras al ŝi, ne revenas, Kaj ne reatingas la vojon de la vivo;
Prov Esperant 2:20  Ke vi iru la vojon de bonuloj, Kaj sekvu la paŝosignojn de piuloj.
Prov Esperant 2:21  Ĉar la piuloj loĝos sur la tero, Kaj la senpekuloj restos sur ĝi;
Prov Esperant 2:22  Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero, Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.