Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next
Chapter 21
Prov Esperant 21:1  Kiel akvaj torentoj estas la koro de reĝo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li ĝin direktas.
Prov Esperant 21:2  Ĉiuj vojoj de homo estas ĝustaj en liaj okuloj; Sed la Eternulo pesas la korojn.
Prov Esperant 21:3  Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado.
Prov Esperant 21:4  Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturaĵo de malvirtuloj, estas peko.
Prov Esperant 21:5  La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed ĉiu trorapidado kondukas nur al manko.
Prov Esperant 21:6  Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.
Prov Esperant 21:7  La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; Ĉar ili ne volis fari justaĵon.
Prov Esperant 21:8  Malrekta estas la vojo de homo kulpa; Sed la agado de purulo estas ĝusta.
Prov Esperant 21:9  Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
Prov Esperant 21:10  La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li.
Prov Esperant 21:11  Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo fariĝas pli saĝa; Kaj kiam oni instruas saĝulon, li akiras prudenton.
Prov Esperant 21:12  La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon.
Prov Esperant 21:13  Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata.
Prov Esperant 21:14  Sekreta donaco kvietigas koleron, Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon.
Prov Esperant 21:15  Farado de justaĵo estas ĝojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj.
Prov Esperant 21:16  Homo, kiu erarforiĝis de la vojo de prudento, Ekloĝos en komunumo de mortintoj.
Prov Esperant 21:17  Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa.
Prov Esperant 21:18  La malvirtulo estos liberiga anstataŭo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj.
Prov Esperant 21:19  Pli bone estas loĝi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino.
Prov Esperant 21:20  Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas.
Prov Esperant 21:21  Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.
Prov Esperant 21:22  Kontraŭ urbon de fortuloj eliras saĝulo, Kaj li faligas ĝian fortan fortikaĵon.
Prov Esperant 21:23  Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj.
Prov Esperant 21:24  Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo, Agas kun kolero kaj malboneco.
Prov Esperant 21:25  La deziro de mallaborulo lin mortigas, Ĉar liaj manoj ne volas labori.
Prov Esperant 21:26  Tuttage li forte deziras; Sed virtulo donas kaj ne rifuzas.
Prov Esperant 21:27  Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo; Kiom pli, kiam li ĝin alportas kiel pekoferon!
Prov Esperant 21:28  Mensoga atestanto pereos; Sed homo, kiu mem aŭdis, parolos por ĉiam.
Prov Esperant 21:29  Malvirtulo tenas sian vizaĝon arogante; Sed virtulo zorgas pri sia vojo.
Prov Esperant 21:30  Ne ekzistas saĝo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraŭ la Eternulo.
Prov Esperant 21:31  Ĉevalo estas preparata por la tago de milito; Sed la helpo venas de la Eternulo.