Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 20
Prov Esperant 20:1  La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkaĵo estas sovaĝa; Kaj kiu delogiĝas per ili, tiu ne estas prudenta.
Prov Esperant 20:2  Minaco de reĝo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraŭ sia animo.
Prov Esperant 20:3  Estas honoro por homo ĉesigi malpacon; Sed ĉiu malsaĝulo estas malpacema.
Prov Esperant 20:4  En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en aŭtuno, kaj li nenion ricevos.
Prov Esperant 20:5  Intenco en la koro de homo estas profunda akvo; Sed homo saĝa ĝin elĉerpos.
Prov Esperant 20:6  Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan?
Prov Esperant 20:7  Virtulo iras en sia senpekeco; Feliĉaj estas liaj infanoj post li.
Prov Esperant 20:8  Reĝo, kiu sidas sur trono de juĝo, Disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan.
Prov Esperant 20:9  Kiu povas diri: Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko?
Prov Esperant 20:10  Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.
Prov Esperant 20:11  Eĉ knabon oni povas ekkoni laŭ liaj faroj, Ĉu estas pura kaj justa lia konduto.
Prov Esperant 20:12  Orelon aŭdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.
Prov Esperant 20:13  Ne amu dormon, por ke vi ne malriĉiĝu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satiĝos de pano.
Prov Esperant 20:14  Malbona, malbona, diras la aĉetanto; Sed kiam li foriris, tiam li fanfaronas.
Prov Esperant 20:15  Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed buŝo prudenta estas multevalora ilo.
Prov Esperant 20:16  Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon.
Prov Esperant 20:17  Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia buŝo poste estos plena de ŝtonetoj.
Prov Esperant 20:18  Intencoj fortikiĝas per konsilo; Kaj militon oni faru prudente.
Prov Esperant 20:19  Kiu malkaŝas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikiĝu kun tiu, kiu havas larĝan buŝon.
Prov Esperant 20:20  Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo.
Prov Esperant 20:21  Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.
Prov Esperant 20:22  Ne diru: Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos.
Prov Esperant 20:23  Neegalaj peziloj estas abomenaĵo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona.
Prov Esperant 20:24  La irado de homo dependas de la Eternulo; Kiel homo povus kompreni sian vojon?
Prov Esperant 20:25  Ĝi estas reto por homo, se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso.
Prov Esperant 20:26  Saĝa reĝo dispelas malvirtulojn, Kaj venigas radon sur ilin.
Prov Esperant 20:27  La animo de homo estas lumilo de la Eternulo; Ĝi esploras ĉiujn internaĵojn de la korpo.
Prov Esperant 20:28  Favorkoreco kaj veremeco hardas reĝon; Kaj per favorkoreco li subtenas sian tronon.
Prov Esperant 20:29  Gloro por junuloj estas ilia forto, Kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco.
Prov Esperant 20:30  Vundoj de batoj devas penetri en malbonulon, Kaj frapoj devas iri profunde en lian korpon.