Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 3
Prov Esperant 3:1  Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn.
Prov Esperant 3:2  Ĉar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco.
Prov Esperant 3:3  Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.
Prov Esperant 3:4  Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion Ĉe Dio kaj homoj.
Prov Esperant 3:5  Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton.
Prov Esperant 3:6  Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, Kaj Li ĝustigos vian iradon.
Prov Esperant 3:7  Ne opiniu vin saĝa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.
Prov Esperant 3:8  Ĉi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.
Prov Esperant 3:9  Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj:
Prov Esperant 3:10  Tiam viaj grenejoj tute pleniĝos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.
Prov Esperant 3:11  La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;
Prov Esperant 3:12  Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.
Prov Esperant 3:13  Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton;
Prov Esperant 3:14  Ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton, Kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro.
Prov Esperant 3:15  Ĝi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi.
Prov Esperant 3:16  Longa vivo estas en ĝia dekstra mano; Riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano.
Prov Esperant 3:17  Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.
Prov Esperant 3:18  Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis; Kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas.
Prov Esperant 3:19  La Eternulo per saĝo fondis la teron; Per prudento Li aranĝis la ĉielon.
Prov Esperant 3:20  Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj; Kaj la nuboj elverŝas roson.
Prov Esperant 3:21  Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:
Prov Esperant 3:22  Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.
Prov Esperant 3:23  Tiam vi iros sendanĝere vian vojon, Kaj via piedo ne falpuŝiĝos.
Prov Esperant 3:24  Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.
Prov Esperant 3:25  Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj;
Prov Esperant 3:26  Ĉar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraŭ reto.
Prov Esperant 3:27  Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari.
Prov Esperant 3:28  Kiam vi havas ĉe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaŭ mi donos.
Prov Esperant 3:29  Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, Kiam li kun konfido loĝas ĉe vi.
Prov Esperant 3:30  Ne malpacu kun iu senkaŭze, Se li ne faris al vi malbonon.
Prov Esperant 3:31  Ne enviu rabemulon, Kaj elektu neniun el liaj vojoj;
Prov Esperant 3:32  Ĉar la perversulojn la Eternulo abomenas, Kaj Sian intencon Li malkaŝas al la piuloj.
Prov Esperant 3:33  Malbeno de la Eternulo estas en la domo de malbonulo, Kaj la loĝejon de piuloj Li benas.
Prov Esperant 3:34  La mokantojn Li mokas, Kaj al la humiluloj Li donas favoron.
Prov Esperant 3:35  Honoron heredas saĝuloj; Sed malsaĝuloj forportas honton.