PROVERBS
Chapter 17
Prov | Esperant | 17:1 | Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco. | |
Prov | Esperant | 17:3 | Fandujo estas por arĝento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo. | |
Prov | Esperant | 17:5 | Kiu mokas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno. | |
Prov | Esperant | 17:8 | Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro; Kien ajn li sin turnos, li sukcesos. | |
Prov | Esperant | 17:9 | Kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon; Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn. | |
Prov | Esperant | 17:12 | Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj, Ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco. | |
Prov | Esperant | 17:14 | La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon. | |
Prov | Esperant | 17:15 | Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo. | |
Prov | Esperant | 17:16 | Por kio servas mono en la mano de malsaĝulo? Ĉu por aĉeti saĝon, kiam li prudenton ne havas? | |
Prov | Esperant | 17:19 | Kiu amas malpacon, tiu amas pekon; Kiu tro alte levas sian pordon, tiu serĉas pereon. | |
Prov | Esperant | 17:20 | Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas neĝustan langon, tiu enfalos en malfeliĉon. | |
Prov | Esperant | 17:21 | Kiu naskas malsaĝulon, tiu havas ĉagrenon; Kaj patro de malprudentulo ne havos ĝojon. | |
Prov | Esperant | 17:24 | Antaŭ la vizaĝo de prudentulo estas saĝo; Sed la okuloj de malsaĝulo estas en la fino de la tero. | |
Prov | Esperant | 17:27 | Kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta; Kaj trankvilanimulo estas homo saĝa. | |