Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next
Chapter 28
Prov Esperant 28:1  Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.
Prov Esperant 28:2  Kiam lando pekas, ĝi havas multe da estroj; Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe.
Prov Esperant 28:3  Homo malriĉa, kiu premas malriĉulojn, Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon.
Prov Esperant 28:4  Kiuj forlasis la leĝojn, tiuj laŭdas malvirtulon; Sed la observantoj de la leĝoj indignas kontraŭ li.
Prov Esperant 28:5  Malbonaj homoj ne komprenas justecon; Sed la serĉantoj de la Eternulo komprenas ĉion.
Prov Esperant 28:6  Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu iras malĝustan vojon, kvankam li estas riĉa.
Prov Esperant 28:7  Kiu observas la leĝojn, tiu estas filo prudenta; Sed kunulo de malĉastuloj hontigas sian patron.
Prov Esperant 28:8  Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito, Tiu kolektas ĝin por kompatanto de malriĉuloj.
Prov Esperant 28:9  Kiu forklinas sian orelon de aŭdado de instruo, Ties eĉ preĝo estas abomenaĵo.
Prov Esperant 28:10  Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona, Tiu mem falos en sian foson; Sed la senkulpuloj heredos bonon.
Prov Esperant 28:11  Riĉulo estas saĝa en siaj okuloj; Sed saĝa malriĉulo lin tute travidas.
Prov Esperant 28:12  Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro; Sed kiam altiĝas malvirtuloj, tiam homoj sin kaŝas.
Prov Esperant 28:13  Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
Prov Esperant 28:14  Bone estas al homo, kiu ĉiam timas; Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfeliĉon.
Prov Esperant 28:15  Leono krieganta kaj urso avida Estas malvirta reganto super malriĉa popolo.
Prov Esperant 28:16  Se reganto estas neprudenta, tiam fariĝas multe da maljustaĵoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos.
Prov Esperant 28:17  Homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.
Prov Esperant 28:18  Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita; Sed kiu iras malĝustan vojon, tiu subite falos.
Prov Esperant 28:19  Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu havos plenan malriĉecon.
Prov Esperant 28:20  Homon fidelan oni multe benas; Sed kiu rapidas riĉiĝi, tiu ne restos sen puno.
Prov Esperant 28:21  Konsideri personojn ne estas bone; Pro peco da pano homo pekus.
Prov Esperant 28:22  Homo enviema rapidas al riĉeco, Kaj li ne scias, ke malriĉeco lin atendas.
Prov Esperant 28:23  Kiu faras riproĉojn al homo, tiu poste trovos pli da danko, Ol tiu, kiu flatas per la lango.
Prov Esperant 28:24  Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras: Ĝi ne estas peko, Tiu estas kamarado de mortigisto.
Prov Esperant 28:25  Fierulo kaŭzas malpacojn; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estos bonstata.
Prov Esperant 28:26  Kiu fidas sin mem, tiu estas malsaĝa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.
Prov Esperant 28:27  Kiu donas al malriĉulo, tiu ne havos mankon; Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata.
Prov Esperant 28:28  Kiam malvirtuloj altiĝas, homoj kaŝiĝas; Sed kiam ili pereas, tiam multiĝas virtuloj.