PROVERBS
Chapter 23
Prov | Esperant | 23:5 | Ĉu vi direktos viajn okulojn al ĝi? ĝi jam ne ekzistos; Ĉar riĉeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la ĉielo. | |
Prov | Esperant | 23:7 | Ĉar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaŭ estas: Manĝu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi. | |
Prov | Esperant | 23:8 | La pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn. | |
Prov | Esperant | 23:21 | Ĉar drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝos, Kaj dormemulo havos sur si ĉifonaĵojn. | |
Prov | Esperant | 23:22 | Aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos. | |
Prov | Esperant | 23:29 | Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco? Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj? Ĉe kiu estas malklaraj okuloj? | |
Prov | Esperant | 23:30 | Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino, Ĉe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon. | |
Prov | Esperant | 23:31 | Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, Kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel glate ĝi eniras: | |
Prov | Esperant | 23:34 | Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto. | |