PROVERBS
Chapter 31
Prov | Esperant | 31:4 | Ne al la reĝoj, ho Lemuel, ne al la reĝoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigaĵojn. | |
Prov | Esperant | 31:5 | Ĉar drinkinte, ili povas forgesi la leĝojn, Kaj ili malĝustigos la juĝon de ĉiuj prematoj. | |
Prov | Esperant | 31:15 | Ŝi leviĝas, kiam estas ankoraŭ nokto, Kaj ŝi disdonas manĝon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj; | |
Prov | Esperant | 31:16 | Ŝi pensas pri kampo, kaj aĉetas ĝin; Per la enspezoj de sia mano ŝi plantas vinberĝardenon. | |
Prov | Esperant | 31:18 | Ŝi komprenas, ke ŝia komercado estas bona; Ŝia lumilo ne estingiĝas en la nokto. | |
Prov | Esperant | 31:20 | Ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo. | |
Prov | Esperant | 31:21 | Ŝi ne timas la neĝon por sia domo, Ĉar ŝia tuta domanaro estas vestita per ruĝa teksaĵo. | |
Prov | Esperant | 31:23 | Ŝia edzo estas konata ĉe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando. | |
Prov | Esperant | 31:27 | Ŝi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj ŝi ne manĝas panon en senlaboreco. | |
Prov | Esperant | 31:30 | Ĉarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantaĵo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata. | |