PROVERBS
Chapter 11
Prov | Esperant | 11:9 | Per la buŝo de hipokritulo difektiĝas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj saviĝas. | |
Prov | Esperant | 11:10 | Kiam al la piuloj estas bone, la urbo ĝojas; Kaj kiam pereas malpiuloj, ĝi estas gaja. | |
Prov | Esperant | 11:13 | Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon. | |
Prov | Esperant | 11:14 | Ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas; Sed ĉe multe da konsilantoj estas bonstato. | |
Prov | Esperant | 11:15 | Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster danĝero. | |
Prov | Esperant | 11:20 | Abomenaĵo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed plaĉas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian. | |
Prov | Esperant | 11:21 | Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita. | |
Prov | Esperant | 11:25 | Animo benanta ĝuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiĉe por trinki. | |
Prov | Esperant | 11:26 | Kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo; Sed beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas. | |
Prov | Esperant | 11:29 | Kiu detruas sian domon, tiu heredos venton; Kaj malsaĝulo estas sklavo de saĝulo. | |