Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next
Chapter 8
Prov Esperant 8:1  Ĉu ne vokas la saĝo? Kaj ĉu la prudento ne aŭdigas sian voĉon?
Prov Esperant 8:2  Ĝi staras sur la pinto de altaĵoj, Apud la vojo, ĉe la vojkruĉiĝoj.
Prov Esperant 8:3  Apud la pordegoj, ĉe la eniro en la urbon, Ĉe la eniro tra la pordoj, ĝi kantas:
Prov Esperant 8:4  Al vi, ho viroj, mi vokas; Kaj mia voĉo sin turnas al la homoj:
Prov Esperant 8:5  Komprenu, naivuloj, la prudenton, Kaj sensprituloj prenu en la koron.
Prov Esperant 8:6  Aŭskultu, ĉar mi parolos gravaĵon, Kaj ĝustaĵo eliros el mia buŝo.
Prov Esperant 8:7  Ĉar mia lango parolos veron, Kaj malpiaĵon abomenas miaj lipoj.
Prov Esperant 8:8  Justaj estas ĉiuj paroloj de mia buŝo; Ili ne enhavas falson kaj malicon.
Prov Esperant 8:9  Ĉiuj ili estas ĝustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion.
Prov Esperant 8:10  Prenu mian instruon, kaj ne arĝenton; Kaj la scion ŝatu pli, ol plej puran oron.
Prov Esperant 8:11  Ĉar saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al ĝi.
Prov Esperant 8:12  Mi, saĝo, loĝas kun la prudento, Kaj mi trovas prudentajn konsilojn.
Prov Esperant 8:13  Timo antaŭ la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran buŝon mi malamas.
Prov Esperant 8:14  De mi venas konsilo kaj bonaranĝo; Mi estas prudento; al mi apartenas forto.
Prov Esperant 8:15  Per mi reĝas la reĝoj, Kaj la estroj donas leĝojn de justeco.
Prov Esperant 8:16  Per mi regas la princoj Kaj la potenculoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero.
Prov Esperant 8:17  Mi amas miajn amantojn; Kaj miaj serĉantoj min trovos.
Prov Esperant 8:18  Riĉo kaj gloro estas ĉe mi, Daŭra havo kaj justo.
Prov Esperant 8:19  Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita arĝento.
Prov Esperant 8:20  Laŭ la vojo de vero mi iras, Laŭ la vojstreko de la justo;
Prov Esperant 8:21  Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn.
Prov Esperant 8:22  La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve.
Prov Esperant 8:23  Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaŭ la kreo de la tero.
Prov Esperant 8:24  Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon.
Prov Esperant 8:25  Antaŭ ol la montoj estis starigitaj, Antaŭ la altaĵoj mi estis kreita;
Prov Esperant 8:26  Kiam la tero ankoraŭ ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo.
Prov Esperant 8:27  Dum Li firmigis la ĉielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo,
Prov Esperant 8:28  Dum Li fortikigis la nubojn supre, Dum Li firmigis la fontojn de la abismo,
Prov Esperant 8:29  Dum Li donis Sian leĝon al la maro, Por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero:
Prov Esperant 8:30  Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto; Mi estis la ĝojo de ĉiuj tagoj, Ludante antaŭ Li ĉiutempe.
Prov Esperant 8:31  Mi ludas sur Lia mondo-tero; Kaj mia ĝojo estas inter la homidoj.
Prov Esperant 8:32  Kaj nun, infanoj, aŭskultu min; Kaj feliĉaj estos tiuj, kiuj iras laŭ miaj vojoj.
Prov Esperant 8:33  Aŭskultu instruon kaj saĝiĝu, Kaj ne forĵetu ĝin.
Prov Esperant 8:34  Feliĉa estas la homo, kiu min aŭskultas, Kiu maldormas ĉiutage ĉe miaj pordoj, Kiu staras garde ĉe la fostoj de miaj pordegoj.
Prov Esperant 8:35  Ĉar kiu min trovis, tiu trovis vivon, Kaj akiros favoron de la Eternulo.
Prov Esperant 8:36  Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon; Ĉiuj, kiuj min malamas, amas la morton.