Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 26
Prov Esperant 26:1  Kiel neĝo en somero, kaj kiel pluvo en tempo de rikolto, Tiel ne konvenas honoro por malsaĝulo.
Prov Esperant 26:2  Kiel birdo forleviĝas, kiel hirundo forflugas, Tiel senkaŭza malbeno ne efektiviĝas.
Prov Esperant 26:3  Vipo estas por ĉevalo, brido por azeno, Kaj bastono por la dorso de malsaĝuloj.
Prov Esperant 26:4  Ne respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke vi mem ne fariĝu egala al li.
Prov Esperant 26:5  Respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke li ne estu saĝulo en siaj propraj okuloj.
Prov Esperant 26:6  Kiu komisias aferon al malsaĝulo, Tiu tranĉas al si la piedojn kaj sin suferigas.
Prov Esperant 26:7  Kiel la kruroj de lamulo pendas peze, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj.
Prov Esperant 26:8  Kiel iu, kiu alligas ŝtonon al ĵetilo, Tiel estas tiu, kiu faras honoron al malsaĝulo.
Prov Esperant 26:9  Kiel dorna kano en la mano de ebriulo, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj.
Prov Esperant 26:10  Kompetentulo ĉion bone faras; Sed kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsaĝulojn.
Prov Esperant 26:11  Kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, Tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon.
Prov Esperant 26:12  Ĉu vi vidas homon, kiu estas saĝa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.
Prov Esperant 26:13  Maldiligentulo diras: Leono estas sur la vojo, Leono estas sur la stratoj.
Prov Esperant 26:14  Pordo turniĝas sur sia hoko, Kaj maldiligentulo sur sia lito.
Prov Esperant 26:15  Maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton, Kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo.
Prov Esperant 26:16  Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli saĝa, Ol sep veraj saĝuloj.
Prov Esperant 26:17  Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj.
Prov Esperant 26:18  Kiel frenezulo, kiu ĵetas fajron, Sagojn, kaj morton,
Prov Esperant 26:19  Tiel estas homo, kiu trompas sian proksimulon, Kaj diras: Mi ja ŝercas.
Prov Esperant 26:20  Kie ne estas ligno, estingiĝas la fajro; Kaj se ne estas kalumnianto, ĉesiĝas malpaco.
Prov Esperant 26:21  Karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro, Kaj homo malpacema por provoki malpacon.
Prov Esperant 26:22  La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.
Prov Esperant 26:23  Varmegaj lipoj kun malica koro Estas nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon.
Prov Esperant 26:24  Malamanto havas maskitajn parolojn, Kaj en sia koro li preparas malicon.
Prov Esperant 26:25  Kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li; Ĉar sep abomenaĵoj estas en lia koro.
Prov Esperant 26:26  Kiu trompe kaŝas malamon, Tiu aperigos sian malbonecon en popola kunveno.
Prov Esperant 26:27  Kiu fosas foson, tiu falos en ĝin; Kaj kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos.
Prov Esperant 26:28  Mensogema lango malamas tiujn, kiujn ĝi dispremis; Kaj hipokrita buŝo kaŭzas pereon.