PROVERBS
Chapter 29
Prov | Esperant | 29:2 | Kiam altiĝas virtuloj, la popolo ĝojas; Sed kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas. | |
Prov | Esperant | 29:3 | Homo, kiu amas saĝon, ĝojigas sian patron; Sed kiu komunikiĝas kun malĉastulinoj, tiu disperdas sian havon. | |
Prov | Esperant | 29:9 | Se saĝa homo havas juĝan aferon kun homo malsaĝa, Tiam, ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon. | |
Prov | Esperant | 29:13 | Malriĉulo kaj procentegisto renkontiĝas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaŭ. | |
Prov | Esperant | 29:15 | Kano kaj instruo donas saĝon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon. | |
Prov | Esperant | 29:18 | Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo fariĝas sovaĝa; Sed bone estas al tiu, kiu observas la leĝojn. | |
Prov | Esperant | 29:20 | Ĉu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li. | |
Prov | Esperant | 29:21 | Se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotiĝado, Li poste fariĝas neregebla. | |
Prov | Esperant | 29:24 | Kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon; Li aŭdas la ĵuron kaj nenion diras. | |
Prov | Esperant | 29:25 | Timo antaŭ homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas ŝirmita. | |