PROVERBS
Chapter 6
Prov | Esperant | 6:3 | Tiam, mia filo, agu tiel kaj saviĝu, Ĉar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigliĝu, kaj petegu vian proksimulon; | |
Prov | Esperant | 6:13 | Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj; | |
Prov | Esperant | 6:14 | Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon; En ĉiu tempo li semas malpacon. | |
Prov | Esperant | 6:19 | Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj. | |
Prov | Esperant | 6:20 | Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forĵetu la instruon de via patrino. | |
Prov | Esperant | 6:22 | Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekiĝos, ili parolos kun vi. | |
Prov | Esperant | 6:23 | Ĉar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo, | |
Prov | Esperant | 6:26 | Ĉar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon. | |
Prov | Esperant | 6:29 | Tiel ankaŭ estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu ŝin ektuŝas, restas sen puno. | |
Prov | Esperant | 6:30 | Oni ne faras grandan honton al ŝtelanto, Se li ŝtelas por sin satigi, kiam li malsatas; | |
Prov | Esperant | 6:31 | Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble; La tutan havon de sia domo li fordonas. | |
Prov | Esperant | 6:32 | Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensaĝa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon; | |