Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 4
Prov Esperant 4:1  Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;
Prov Esperant 4:2  Ĉar bonan instruon mi donis al vi; Mian leĝon ne forlasu.
Prov Esperant 4:3  Ĉar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.
Prov Esperant 4:4  Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.
Prov Esperant 4:5  Akiru saĝon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo.
Prov Esperant 4:6  Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos; Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi.
Prov Esperant 4:7  La komenco de saĝo estas: akiru saĝon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.
Prov Esperant 4:8  Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos; Kaj ĝi donos al vi honoron, se vi ĝin enbrakigos.
Prov Esperant 4:9  Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo; Belan kronon ĝi donacos al vi.
Prov Esperant 4:10  Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo.
Prov Esperant 4:11  Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.
Prov Esperant 4:12  Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos.
Prov Esperant 4:13  Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin; Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo.
Prov Esperant 4:14  La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj;
Prov Esperant 4:15  Evitu ĝin, ne trapasu ĝin; Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu.
Prov Esperant 4:16  Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;
Prov Esperant 4:17  Ĉar ili manĝas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.
Prov Esperant 4:18  Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.
Prov Esperant 4:19  La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos.
Prov Esperant 4:20  Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.
Prov Esperant 4:21  Ili ne foriĝu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.
Prov Esperant 4:22  Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.
Prov Esperant 4:23  Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron; Ĉar el ĝi eliras la vivo.
Prov Esperant 4:24  Forigu de vi falsemon de la buŝo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi.
Prov Esperant 4:25  Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktiĝu rekte antaŭen.
Prov Esperant 4:26  Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj ĉiuj viaj vojoj estu firmaj.
Prov Esperant 4:27  Ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.