Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 19
Prov Esperant 19:1  Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu estas malicbuŝulo kaj malsaĝulo.
Prov Esperant 19:2  Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon.
Prov Esperant 19:3  Malsaĝeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon.
Prov Esperant 19:4  Riĉeco donas multon da amikoj; Sed malriĉulo estas forlasata de sia amiko.
Prov Esperant 19:5  Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne saviĝos.
Prov Esperant 19:6  Multaj serĉas favoron de malavarulo; Kaj ĉiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn.
Prov Esperant 19:7  Ĉiuj fratoj de malriĉulo lin malamas; Tiom pli malproksimiĝas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj.
Prov Esperant 19:8  Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon.
Prov Esperant 19:9  Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos.
Prov Esperant 19:10  Al malsaĝulo ne konvenas agrablaĵo; Ankoraŭ malpli konvenas al sklavo regi super princoj.
Prov Esperant 19:11  Saĝo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon.
Prov Esperant 19:12  Kiel kriego de leono estas la kolero de reĝo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo.
Prov Esperant 19:13  Pereo por sia patro estas malsaĝa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado.
Prov Esperant 19:14  Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo.
Prov Esperant 19:15  Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton.
Prov Esperant 19:16  Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos.
Prov Esperant 19:17  Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.
Prov Esperant 19:18  Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.
Prov Esperant 19:19  Koleranto devas esti punata; Ĉar se vi lin indulgos, li fariĝos ankoraŭ pli kolerema.
Prov Esperant 19:20  Aŭskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu saĝa.
Prov Esperant 19:21  Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.
Prov Esperant 19:22  Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malriĉulo, ol homo mensogema.
Prov Esperant 19:23  Timo antaŭ la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono.
Prov Esperant 19:24  Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas.
Prov Esperant 19:25  Se vi batos blasfemanton, sensciulo fariĝos atenta; Se oni punas saĝulon, li komprenas la instruon.
Prov Esperant 19:26  Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda.
Prov Esperant 19:27  Ĉesu, mia filo, aŭskulti admonon Kaj tamen dekliniĝi de la vortoj de la instruo.
Prov Esperant 19:28  Fripona atestanto mokas juĝon; Kaj la buŝo de malvirtuloj englutas maljustaĵon.
Prov Esperant 19:29  La blasfemantojn atendas punoj, Kaj batoj la dorson de malsaĝuloj.