PROVERBS
Chapter 12
Prov | Esperant | 12:1 | Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo. | |
Prov | Esperant | 12:4 | Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj. | |
Prov | Esperant | 12:6 | La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la buŝo de virtuloj ilin savas. | |
Prov | Esperant | 12:9 | Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano. | |
Prov | Esperant | 12:10 | Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela. | |
Prov | Esperant | 12:11 | Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo. | |
Prov | Esperant | 12:12 | Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton. | |
Prov | Esperant | 12:14 | Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon. | |
Prov | Esperant | 12:17 | Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta, Sed falsama atestulo trompon. | |
Prov | Esperant | 12:22 | Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li. | |
Prov | Esperant | 12:26 | Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas. | |