Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 30
Prov Esperant 30:1  Vortoj de Agur, filo de Jake. Profeta parolo de tiu viro al Itiel, al Itiel kaj Ukal.
Prov Esperant 30:2  Mi estas la plej malklera homo, Kaj homan prudenton mi ne posedas.
Prov Esperant 30:3  Kaj mi ne lernis saĝon, Kaj pri la Sanktulo mi ne havas ekkonon.
Prov Esperant 30:4  Kiu leviĝis en la ĉielon, kaj malleviĝis? Kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? Kiu ligis la akvon en la veston? Kiu aranĝis ĉiujn limojn de la tero? Kia estas lia nomo? kaj kia estas la nomo de lia filo? Ĉu vi scias?
Prov Esperant 30:5  Ĉiu diro de Dio estas pura; Li estas ŝildo por tiuj, kiuj Lin fidas.
Prov Esperant 30:6  Ne aldonu al Liaj vortoj, Por ke Li ne punu vin, kaj por ke vi ne aperu mensoganto.
Prov Esperant 30:7  Du aferojn mi petis de Vi; Ne rifuzu al mi, antaŭ ol mi mortos:
Prov Esperant 30:8  Falsaĵon kaj mensogaĵon forigu de mi; Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi; Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas.
Prov Esperant 30:9  Ĉar alie mi eble trosatiĝus kaj neus, kaj dirus: Kiu estas la Eternulo? Aŭ eble mi malriĉiĝus kaj ŝtelus, Kaj malbonuzus la nomon de mia Dio.
Prov Esperant 30:10  Ne kalumniu sklavon antaŭ lia sinjoro, Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne fariĝu kulpulo.
Prov Esperant 30:11  Estas generacio, kiu malbenas sian patron Kaj ne benas sian patrinon;
Prov Esperant 30:12  Generacio, kiu estas pura en siaj okuloj Kaj tamen ne laviĝis de siaj malpuraĵoj;
Prov Esperant 30:13  Generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn Kaj tiel levas siajn palpebrojn;
Prov Esperant 30:14  Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas tranĉiloj, Por formanĝi la malriĉulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj.
Prov Esperant 30:15  Hirudo havas du filinojn, kiuj krias: Donu, donu; Ili tri neniam satiĝas. Kvar objektoj ne diras: Sufiĉe:
Prov Esperant 30:16  Ŝeol; senfrukta ventro; la tero ne satiĝas de akvo; kaj la fajro ne diras: Sufiĉe.
Prov Esperant 30:17  Okulon, kiu mokas la patron Kaj malŝatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj ĉe la rivero kaj formanĝos aglidoj.
Prov Esperant 30:18  Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, Kaj kvaran mi ne scias:
Prov Esperant 30:19  La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de ŝipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro ĉe virgulino.
Prov Esperant 30:20  Tia estas la vojo de virino adultanta: Ŝi manĝas, viŝas la buŝon, Kaj diras: Mi faris nenian pekon.
Prov Esperant 30:21  Sub tri objektoj tremas la tero, Kaj kvar ĝi ne povas porti:
Prov Esperant 30:22  Sklavon, kiam li fariĝis reĝo; Malsaĝulon, kiam li tro satiĝis de pano;
Prov Esperant 30:23  Malamatan virinon, kiam ŝi edziniĝis, Kaj sklavinon, kiam ŝi elpelis sian sinjorinon.
Prov Esperant 30:24  Kvar estas malgranduloj sur la tero, Kaj tamen ili estas tre saĝaj:
Prov Esperant 30:25  La formikoj, popolo ne forta, Tamen ili en somero pretigas al si manĝaĵon;
Prov Esperant 30:26  La hirakoj, popolo senforta, Tamen ili faras siajn domojn en la roko;
Prov Esperant 30:27  La akridoj ne havas reĝon, Kaj tamen ili ĉiuj eliras en vicoj;
Prov Esperant 30:28  La lacerto kroĉiĝas per siaj manoj, Tamen ĝi estas en reĝaj palacoj.
Prov Esperant 30:29  Ekzistas tri, kiuj bone iras, Kaj kvar, kiuj marŝas bele:
Prov Esperant 30:30  La leono, plej forta el la bestoj, Cedas al neniu;
Prov Esperant 30:31  Cervo kun bonaj lumboj; virkapro; Kaj reĝo, kiun neniu povas kontraŭstari.
Prov Esperant 30:32  Se vi agis malsaĝe pro via fiereco, Kaj se vi intencis malbonon, Tiam metu la manon sur la buŝon.
Prov Esperant 30:33  Ĉar batado de lakto produktas buteron, Ekbato de nazo aperigas sangon, Kaj incitado de kolero kaŭzas malpacon.