Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 22
Prov Esperant 22:1  Nomo bona estas pli preferinda, ol granda riĉeco; Kaj bona estimo, ol arĝento kaj oro.
Prov Esperant 22:2  Riĉulo kaj malriĉulo renkontiĝas: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.
Prov Esperant 22:3  Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.
Prov Esperant 22:4  Por humileco kaj timo antaŭ la Eternulo Oni ricevas riĉecon kaj honoron kaj vivon.
Prov Esperant 22:5  Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimiĝas de ili.
Prov Esperant 22:6  Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi.
Prov Esperant 22:7  Riĉulo regas super malriĉuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto.
Prov Esperant 22:8  Kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompiĝos.
Prov Esperant 22:9  Bonokululo estos benata; Ĉar li donas el sia pano al malriĉulo.
Prov Esperant 22:10  Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj ĉesiĝos malkonsento kaj ofendo.
Prov Esperant 22:11  Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la reĝo estas amiko.
Prov Esperant 22:12  La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton; Sed la vortojn de maliculo Li renversas.
Prov Esperant 22:13  Mallaborulo diras: Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato.
Prov Esperant 22:14  La buŝo de malĉastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.
Prov Esperant 22:15  Malsaĝeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta ĝin elpelas el ĝi.
Prov Esperant 22:16  Kiu premas malriĉulon, por pligrandigi sian riĉecon, Tiu donas al riĉulo, por ke li malriĉiĝu.
Prov Esperant 22:17  Klinu vian orelon kaj aŭskultu vortojn de saĝuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;
Prov Esperant 22:18  Ĉar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos ĉiuj pretaj sur viaj lipoj.
Prov Esperant 22:19  Ke al la Eternulo estu via fido, Tion mi instruis al vi hodiaŭ.
Prov Esperant 22:20  Ĉu mi ne skribis al vi tion trifoje Kun konsiloj kaj scio,
Prov Esperant 22:21  Por sciigi al vi la ĝustecon de la paroloj de vero, Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis?
Prov Esperant 22:22  Ne prirabu malriĉulon, pro tio, ke li estas malriĉa; Kaj ne premu senhavulon ĉe la pordego;
Prov Esperant 22:23  Ĉar la Eternulo defendos ilian aferon Kaj dispremos iliajn premantojn.
Prov Esperant 22:24  Ne amikiĝu kun homo kolerema, Kaj ne komunikiĝu kun homo flamiĝema;
Prov Esperant 22:25  Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo.
Prov Esperant 22:26  Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano, Kiuj garantias por ŝuldoj.
Prov Esperant 22:27  Se vi ne havos per kio pagi, Oni ja prenos vian litaĵon de sub vi.
Prov Esperant 22:28  Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kiujn faris viaj patroj.
Prov Esperant 22:29  Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaŭ reĝoj; Li ne staros antaŭ maleminentuloj.