Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 14
Prov Esperant 14:1  Saĝa virino konstruas sian domon; Sed malsaĝa detruas ĝin per siaj manoj.
Prov Esperant 14:2  Kiu iras la ĝustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malĝustan, tiu Lin malestimas.
Prov Esperant 14:3  En la buŝo de malsaĝulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la buŝo de saĝuloj ilin gardas.
Prov Esperant 14:4  Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.
Prov Esperant 14:5  Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.
Prov Esperant 14:6  Mokanto serĉas saĝecon kaj ĝin ne trovas; Sed por saĝulo la sciado estas facila.
Prov Esperant 14:7  Foriru de homo malsaĝa; Ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo.
Prov Esperant 14:8  La saĝeco de saĝulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado.
Prov Esperant 14:9  Malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.
Prov Esperant 14:10  Koro scias sian propran malĝojon; Kaj en ĝia ĝojo ne partoprenas fremdulo.
Prov Esperant 14:11  Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros.
Prov Esperant 14:12  Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.
Prov Esperant 14:13  Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de ĝojo estas malĝojo.
Prov Esperant 14:14  Laŭ siaj agoj manĝos homo malbonkora; Kaj homo bona satiĝos per siaj faroj.
Prov Esperant 14:15  Naivulo kredas ĉiun vorton; Sed saĝulo estas atenta pri sia vojo.
Prov Esperant 14:16  Saĝulo timas, kaj forkliniĝas de malbono; Sed malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema.
Prov Esperant 14:17  Malpacienculo faras malsaĝaĵojn; Kaj malbonintenculo estas malamata.
Prov Esperant 14:18  Naivuloj akiras malsaĝecon; Sed saĝuloj estas kronataj de klereco.
Prov Esperant 14:19  Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo.
Prov Esperant 14:20  Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj.
Prov Esperant 14:21  Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa.
Prov Esperant 14:22  Ĉu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.
Prov Esperant 14:23  De ĉiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco.
Prov Esperant 14:24  Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj; Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco.
Prov Esperant 14:25  Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon.
Prov Esperant 14:26  En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo; Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj.
Prov Esperant 14:27  La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
Prov Esperant 14:28  Grandeco de popolo estas gloro por reĝo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton.
Prov Esperant 14:29  Pacienculo havas multe da saĝo; Sed malpacienculo elmontras malsaĝecon.
Prov Esperant 14:30  Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj.
Prov Esperant 14:31  Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon.
Prov Esperant 14:32  Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita; Sed virtulo eĉ mortante havas esperon.
Prov Esperant 14:33  En la koro de saĝulo ripozas saĝo; Kaj kio estas en malsaĝuloj, tio elmontriĝas.
Prov Esperant 14:34  Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn.
Prov Esperant 14:35  Favoron de la reĝo havas sklavo saĝa; Sed kontraŭ malbonkonduta li koleras.