Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 7
Prov Esperant 7:1  Mia filo! konservu miajn vortojn, Kaj gardu ĉe vi miajn moralordonojn.
Prov Esperant 7:2  Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj.
Prov Esperant 7:3  Ligu ilin al viaj fingroj; Skribu ilin sur la tabelo de via koro.
Prov Esperant 7:4  Diru al la saĝo: Vi estas mia fratino; Kaj la prudenton nomu mia parencino;
Prov Esperant 7:5  Por ke vi estu gardata kontraŭ fremda edzino, Kontraŭ fremdulino, kies paroloj estas glataj.
Prov Esperant 7:6  Ĉar mi rigardis tra fenestro de mia domo, Tra mia krado;
Prov Esperant 7:7  Kaj mi vidis inter la naivuloj, Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan,
Prov Esperant 7:8  Kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo, Kaj iris la vojon al ŝia domo,
Prov Esperant 7:9  En krepusko, en vespero de tago, Kiam fariĝis nokto kaj mallumo.
Prov Esperant 7:10  Kaj jen renkonte al li iras virino En ornamo de publikulino, ruzema je la koro.
Prov Esperant 7:11  Bruema kaj vagema; Ŝiaj piedoj ne loĝas en ŝia domo.
Prov Esperant 7:12  Jen ŝi estas sur la strato, jen sur la placoj, Kaj apud ĉiu angulo ŝi embuskas.
Prov Esperant 7:13  Kaj ŝi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizaĝo, kaj diris al li:
Prov Esperant 7:14  Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaŭ mi plenumis mian solenan promeson.
Prov Esperant 7:15  Tial mi eliris al vi renkonte, Por serĉi vian vizaĝon, kaj mi vin trovis.
Prov Esperant 7:16  Mi bele kovris mian liton Per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo.
Prov Esperant 7:17  Mi parfumis mian kuŝejon Per mirho, aloo, kaj cinamo.
Prov Esperant 7:18  Venu, ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno, Ni plezuriĝu per la amo.
Prov Esperant 7:19  Ĉar mia edzo ne estas hejme, Li iris en malproksiman vojon;
Prov Esperant 7:20  La sakon kun mono li prenis kun si; Li revenos hejmen je la plenluno.
Prov Esperant 7:21  Ŝi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata buŝo ŝi lin entiris.
Prov Esperant 7:22  Li tuj iras post ŝi, Kiel bovo iras al la buĉo Kaj kiel katenita malsaĝulo al la puno;
Prov Esperant 7:23  Ĝis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke ĝi pereigas sian vivon.
Prov Esperant 7:24  Kaj nun, infanoj, aŭskultu min, Atentu la vortojn de mia buŝo.
Prov Esperant 7:25  Via koro ne flankiĝu al ŝia vojo, Ne eraru sur ŝia irejo;
Prov Esperant 7:26  Ĉar multajn ŝi vundis kaj faligis, Kaj multegaj estas ŝiaj mortigitoj.
Prov Esperant 7:27  Ŝia domo estas vojoj al Ŝeol, Kiuj kondukas malsupren al la ĉambroj de la morto.