PROVERBS
Chapter 8
Prov | Esperant | 8:9 | Ĉiuj ili estas ĝustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion. | |
Prov | Esperant | 8:11 | Ĉar saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al ĝi. | |
Prov | Esperant | 8:13 | Timo antaŭ la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran buŝon mi malamas. | |
Prov | Esperant | 8:19 | Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita arĝento. | |
Prov | Esperant | 8:22 | La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve. | |
Prov | Esperant | 8:24 | Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon. | |
Prov | Esperant | 8:26 | Kiam la tero ankoraŭ ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo. | |
Prov | Esperant | 8:27 | Dum Li firmigis la ĉielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo, | |
Prov | Esperant | 8:29 | Dum Li donis Sian leĝon al la maro, Por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero: | |
Prov | Esperant | 8:30 | Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto; Mi estis la ĝojo de ĉiuj tagoj, Ludante antaŭ Li ĉiutempe. | |
Prov | Esperant | 8:32 | Kaj nun, infanoj, aŭskultu min; Kaj feliĉaj estos tiuj, kiuj iras laŭ miaj vojoj. | |
Prov | Esperant | 8:34 | Feliĉa estas la homo, kiu min aŭskultas, Kiu maldormas ĉiutage ĉe miaj pordoj, Kiu staras garde ĉe la fostoj de miaj pordegoj. | |