Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next
Chapter 31
Prov Esperant 31:1  Vortoj de la reĝo Lemuel, instruo, kiun donis al li lia patrino.
Prov Esperant 31:2  Ho mia filo, ho filo de mia ventro! Ho filo de miaj promesoj!
Prov Esperant 31:3  Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de reĝoj.
Prov Esperant 31:4  Ne al la reĝoj, ho Lemuel, ne al la reĝoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigaĵojn.
Prov Esperant 31:5  Ĉar drinkinte, ili povas forgesi la leĝojn, Kaj ili malĝustigos la juĝon de ĉiuj prematoj.
Prov Esperant 31:6  Donu ebriigaĵon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon.
Prov Esperant 31:7  Li trinku, kaj forgesu sian malriĉecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfeliĉon.
Prov Esperant 31:8  Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, Por la defendo de ĉiuj forlasitaj.
Prov Esperant 31:9  Malfermu vian buŝon, por juĝi juste, Por defendi malriĉulon kaj senhavulon.
Prov Esperant 31:10  Se iu trovis kapablan edzinon, Ŝia valoro estas pli granda ol perloj.
Prov Esperant 31:11  Fidas ŝin la koro de ŝia edzo, Kaj havo ne mankos.
Prov Esperant 31:12  Ŝi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la daŭro de ŝia tuta vivo.
Prov Esperant 31:13  Ŝi serĉas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj.
Prov Esperant 31:14  Ŝi estas kiel ŝipo de komercisto; De malproksime ŝi alportas sian panon.
Prov Esperant 31:15  Ŝi leviĝas, kiam estas ankoraŭ nokto, Kaj ŝi disdonas manĝon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj;
Prov Esperant 31:16  Ŝi pensas pri kampo, kaj aĉetas ĝin; Per la enspezoj de sia mano ŝi plantas vinberĝardenon.
Prov Esperant 31:17  Ŝi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn.
Prov Esperant 31:18  Ŝi komprenas, ke ŝia komercado estas bona; Ŝia lumilo ne estingiĝas en la nokto.
Prov Esperant 31:19  Ŝi etendas sian manon al la ŝpinilo, Kaj ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilon.
Prov Esperant 31:20  Ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo.
Prov Esperant 31:21  Ŝi ne timas la neĝon por sia domo, Ĉar ŝia tuta domanaro estas vestita per ruĝa teksaĵo.
Prov Esperant 31:22  Ŝi faras al si kovrojn; Delikata tolo kaj purpuro estas ŝiaj vestoj.
Prov Esperant 31:23  Ŝia edzo estas konata ĉe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando.
Prov Esperant 31:24  Ŝi faras teksaĵon kaj vendas, Kaj zonojn ŝi donas al la komercisto.
Prov Esperant 31:25  Fortika kaj bela estas ŝia vesto, Kaj ŝi ridas pri la venonta tago.
Prov Esperant 31:26  Sian buŝon ŝi malfermas kun saĝo; Bonkora instruo estas sur ŝia lango.
Prov Esperant 31:27  Ŝi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj ŝi ne manĝas panon en senlaboreco.
Prov Esperant 31:28  Leviĝas ŝiaj filoj kaj ŝin gratulas; Ŝia edzo ŝin laŭdegas, dirante:
Prov Esperant 31:29  Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas ĉiujn.
Prov Esperant 31:30  Ĉarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantaĵo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata.
Prov Esperant 31:31  Donu al ŝi laŭ la fruktoj de ŝiaj manoj; Kaj ŝiaj faroj ŝin gloros ĉe la pordegoj.