PROVERBS
Chapter 21
Prov | Esperant | 21:1 | Kiel akvaj torentoj estas la koro de reĝo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li ĝin direktas. | |
Prov | Esperant | 21:5 | La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed ĉiu trorapidado kondukas nur al manko. | |
Prov | Esperant | 21:9 | Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo. | |
Prov | Esperant | 21:10 | La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li. | |
Prov | Esperant | 21:11 | Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo fariĝas pli saĝa; Kaj kiam oni instruas saĝulon, li akiras prudenton. | |
Prov | Esperant | 21:12 | La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon. | |
Prov | Esperant | 21:13 | Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata. | |
Prov | Esperant | 21:17 | Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa. | |
Prov | Esperant | 21:20 | Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas. | |
Prov | Esperant | 21:23 | Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj. | |
Prov | Esperant | 21:27 | Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo; Kiom pli, kiam li ĝin alportas kiel pekoferon! | |
Prov | Esperant | 21:30 | Ne ekzistas saĝo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraŭ la Eternulo. | |