Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
ACTS
Prev Up Next
Chapter 10
Acts Esperant 10:1  En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la kohorto nomata la Itala,
Acts Esperant 10:2  viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj preĝis al Dio konstante.
Acts Esperant 10:3  Tiu vidis klare en vizio, ĉirkaŭ la naŭa horo de la tago, anĝelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li: Kornelio.
Acts Esperant 10:4  Kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris: Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li: Viaj preĝoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memoraĵo antaŭ Dio.
Acts Esperant 10:5  Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro;
Acts Esperant 10:6  li gastas ĉe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo.
Acts Esperant 10:7  Kaj kiam foriris la anĝelo, kiu parolis al li, li alvokis du el siaj domservantoj, kaj pian soldaton el tiuj, kiuj ĉiam deĵoris apud li;
Acts Esperant 10:8  kaj klariginte ĉion al ili, li sendis ilin al Jafo.
Acts Esperant 10:9  Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojaĝis kaj alproksimiĝis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por preĝi, ĉirkaŭ la sesa horo;
Acts Esperant 10:10  kaj li fariĝis malsata, kaj deziris manĝi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo;
Acts Esperant 10:11  kaj li vidis la ĉielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron;
Acts Esperant 10:12  kaj en ĝi troviĝis ĉiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj de la tero kaj birdoj de la ĉielo.
Acts Esperant 10:13  Kaj venis voĉo al li: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu.
Acts Esperant 10:14  Sed Petro diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar mi neniam manĝis ion profanan aŭ malpuran.
Acts Esperant 10:15  Kaj voĉo venis al li denove duan fojon: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.
Acts Esperant 10:16  Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la ĉielon.
Acts Esperant 10:17  Kaj dum Petro spirite embarasiĝis, kia povas esti la vizio, kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte pri la domo de Simon, staris antaŭ la pordo,
Acts Esperant 10:18  kaj vokis kaj demandis, ĉu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas.
Acts Esperant 10:19  Kaj dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li: Jen tri viroj vin serĉas.
Acts Esperant 10:20  Sed leviĝu, kaj malsupreniru, kaj vojaĝu kun ili, tute ne hezitante; ĉar mi ilin sendis.
Acts Esperant 10:21  Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris: Jen mi estas tiu, kiun vi serĉas; kia estas la kaŭzo, pro kiu vi venis?
Acts Esperant 10:22  Kaj ili diris: Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta anĝelo, ke li venigu vin al sia domo kaj aŭdu parolojn de vi.
Acts Esperant 10:23  Tial li envokis kaj gastigis ilin. Kaj en la sekvanta tago li leviĝis, kaj foriris kun ili, kaj iuj fratoj el Jafo lin akompanis.
Acts Esperant 10:24  Kaj la morgaŭan tagon ili eniris en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn parencojn kaj intimajn amikojn.
Acts Esperant 10:25  Kaj kiam Petro estis eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaŭ liaj piedoj, adorkliniĝis al li.
Acts Esperant 10:26  Sed Petro lin levis, dirante: Stariĝu; mi mem ankaŭ estas homo.
Acts Esperant 10:27  Kaj interparolante kun li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn;
Acts Esperant 10:28  kaj li diris al ili: Vi mem scias, kiel kontraŭleĝe estas por Judo kamaradiĝi aŭ aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura;
Acts Esperant 10:29  tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontraŭdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis?
Acts Esperant 10:30  Kaj Kornelio diris: Antaŭ kvar tagoj ĝis ĉi tiu horo, mi preĝis la naŭahoran preĝon en mia domo; kaj jen antaŭ mi staris viro hele vestita,
Acts Esperant 10:31  kaj diris: Kornelio, via preĝo estas aŭdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaŭ Dio.
Acts Esperant 10:32  Sendu do al Jafo, kaj invitu al vi Simonon, kiu estas alnomata Petro; li gastas en la domo de Simon, tanisto, apud la marbordo.
Acts Esperant 10:33  Tial mi tuj sendis al vi; kaj vi bone faris, ke vi venis. Nun do ni ĉiuj alestas ĉi tie antaŭ Dio, por aŭdi ĉion, kio estas ordonita al vi de la Sinjoro.
Acts Esperant 10:34  Kaj Petro malfermis sian buŝon, kaj diris: Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn;
Acts Esperant 10:35  sed en ĉiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li.
Acts Esperant 10:36  Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas Sinjoro de ĉiuj);
Acts Esperant 10:37  vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano-
Acts Esperant 10:38  Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li ĉirkaŭiris, bonfarante kaj sanigante ĉiujn premegatajn de la diablo, ĉar Dio estis kun li.
Acts Esperant 10:39  Kaj ni estas atestantoj pri ĉio, kion li faris en la lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante lin sur lignaĵo.
Acts Esperant 10:40  Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla,
Acts Esperant 10:41  ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antaŭe de Dio, al ni, kiuj manĝis kaj trinkis kun li post lia releviĝo el la mortintoj.
Acts Esperant 10:42  Kaj li ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio, por esti la juĝisto de la vivantoj kaj de la mortintoj.
Acts Esperant 10:43  Pri li ĉiuj profetoj atestas, ke per lia nomo ĉiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj.
Acts Esperant 10:44  Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur ĉiujn, kiuj aŭdis la diron.
Acts Esperant 10:45  Kaj ĉiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaŭ sur la nacianojn estis surverŝata la donaco de la Sankta Spirito.
Acts Esperant 10:46  Ĉar ili aŭdis ilin paroli per lingvoj kaj glori Dion. Tiam respondis Petro:
Acts Esperant 10:47  Ĉu iu povas malpermesi la akvon, ke ne baptiĝu ĉi tiuj, kiuj ricevis la Sanktan Spiriton tiel same, kiel ni?
Acts Esperant 10:48  Kaj li ordonis, ke ili baptiĝu en la nomo de Jesuo Kristo. Tiam ili petis, ke li restu ankoraŭ kelkajn tagojn.