Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
MARK
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16
Prev Up Next
Chapter 6
Mark Esperant 6:1  Kaj li eliris de tie, kaj venis en sian patrujon; kaj liaj disĉiploj lin sekvis.
Mark Esperant 6:2  Kaj kiam venis la sabato, li komencis instrui en la sinagogo; kaj multaj, lin aŭdante, miris, dirante: De kie tiu viro havas tion? kaj: Kia estas la saĝeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencaĵoj farataj per liaj manoj?
Mark Esperant 6:3  Ĉu ĉi tiu ne estas la ĉarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉi tie ĉe ni? Kaj ili ofendiĝis pro li.
Mark Esperant 6:4  Kaj Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo.
Mark Esperant 6:5  Kaj li povis tie fari nenian potencaĵon, krom tio, ke li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis.
Mark Esperant 6:6  Kaj li miris pro ilia nekredemo. Kaj li rondevizitis la vilaĝojn, instruante.
Mark Esperant 6:7  Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj;
Mark Esperant 6:8  kaj li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono-nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono;
Mark Esperant 6:9  sed ili iru piedvestitaj per sandaloj, kaj ne surmetu du tunikojn.
Mark Esperant 6:10  Kaj li diris al ili: Kie ajn vi eniros en domon, tie loĝu, ĝis vi foriros el tiu loko.
Mark Esperant 6:11  Kaj se ie ajn oni vin ne akceptos, nek vin aŭskultos, tiam el tie forirante, deskuu la polvon, kiu estas sub viaj piedoj, por atesto al ili.
Mark Esperant 6:13  Kaj ili elpeladis multajn demonojn, kaj ŝmiradis per oleo multajn malsanulojn kaj ilin sanigadis.
Mark Esperant 6:14  Kaj la reĝo Herodo aŭdis pri tio, ĉar lia nomo jam konatiĝis; kaj li diris: Johano, la Baptisto, leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li.
Mark Esperant 6:15  Sed aliaj diris: Tiu estas Elija. Kaj aliaj diris: Tiu estas profeto, kvazaŭ unu el la profetoj.
Mark Esperant 6:16  Sed, tion aŭdinte, Herodo diris: Johano, kiun mi senkapigis, leviĝis.
Mark Esperant 6:17  Ĉar Herodo mem jam sendis, kaj arestis Johanon, kaj ligis lin en malliberejo pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo, ĉar li estis edziĝinta kun ŝi.
Mark Esperant 6:18  Ĉar Johano diris al Herodo: Ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato.
Mark Esperant 6:19  Kaj Herodias klopodis kontraŭ li, kaj deziris mortigi lin, kaj ne povis;
Mark Esperant 6:20  ĉar Herodo timis Johanon, sciante, ke li estas viro justa kaj sankta, kaj nepre gardis lin. Kaj aŭskultante lin, li embarasiĝis, kaj aŭskultis lin volonte.
Mark Esperant 6:21  Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris vespermanĝon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj ĉefoj de Galileo,
Mark Esperant 6:22  eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj ŝi plaĉis al Herodo kaj al liaj kunmanĝantoj; kaj la reĝo diris al la knabino: Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi.
Mark Esperant 6:23  Kaj li ĵuris al ŝi: Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, ĝis duono de mia regno.
Mark Esperant 6:24  Kaj elirinte, ŝi diris al sia patrino: Kion mi petu? Kaj tiu diris: La kapon de Johano, la Baptisto.
Mark Esperant 6:25  Kaj ŝi tuj eniris rapide al la reĝo, kaj petis, dirante: Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.
Mark Esperant 6:26  Kaj la reĝo fariĝis tre malĝoja; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ne volis rifuzi al ŝi.
Mark Esperant 6:27  Kaj tuj la reĝo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la malliberejo,
Mark Esperant 6:28  kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino; kaj la knabino donis ĝin al sia patrino.
Mark Esperant 6:29  Kaj kiam liaj disĉiploj aŭdis, ili venis kaj forportis lian korpon, kaj metis ĝin en tombon.
Mark Esperant 6:30  Kaj la apostoloj kolektiĝis al Jesuo, kaj rakontis al li ĉion, kion ili faris kaj instruis.
Mark Esperant 6:31  Kaj li diris al ili: Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom ripozu. Ĉar estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon eĉ por manĝi.
Mark Esperant 6:32  Kaj ili foriris en la ŝipeto al dezerta loko aparte.
Mark Esperant 6:33  Kaj oni vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el ĉiuj urboj kaj antaŭvenis ilin.
Mark Esperant 6:34  Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, ĉar ili estis kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston; kaj li komencis instrui al ili multon.
Mark Esperant 6:35  Kaj kiam la horo jam estis malfrua, liaj disĉiploj venis al li, kaj diris: La loko estas dezerta, kaj la horo estas jam malfrua;
Mark Esperant 6:36  forsendu ilin, por ke ili iru en la ĉirkaŭajn kampojn kaj vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.
Mark Esperant 6:37  Sed li responde diris al ili: Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris al li: Ĉu ni iru kaj aĉetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili manĝi?
Mark Esperant 6:38  Kaj li diris al ili: Kiom da panoj vi havas? iru, por vidi. Kaj sciiĝinte, ili diris: Kvin, kaj du fiŝojn.
Mark Esperant 6:39  Kaj li ordonis al ili, ke ĉiuj sidiĝu laŭgrupe sur la verda herbo.
Mark Esperant 6:40  Kaj ili sidiĝis en aroj, centope kaj kvindekope.
Mark Esperant 6:41  Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, por meti antaŭ ilin; kaj li dividis la du fiŝojn inter ĉiuj.
Mark Esperant 6:43  Kaj oni kolektis da fragmentoj dek du korbojn, kaj ankaŭ el la fiŝoj.
Mark Esperant 6:44  Kaj tiuj, kiuj manĝis la panojn, estis kvin mil viroj.
Mark Esperant 6:45  Kaj tuj li devigis siajn disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, al Betsaida, dum li forsendos la homamason.
Mark Esperant 6:46  Kaj adiaŭinte ilin, li foriris sur la monton, por preĝi.
Mark Esperant 6:47  Kaj kiam vesperiĝis, la ŝipeto estis meze de la maro, kaj li sola sur la tero.
Mark Esperant 6:48  Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, ĉar la vento estis kontraŭa al ili, ĉirkaŭ la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin;
Mark Esperant 6:49  sed ili, vidante lin iranta sur la maro, supozis, ke ĝi estas fantomo, kaj ili ekkriis;
Mark Esperant 6:50  ĉar ĉiuj vidis lin kaj maltrankviliĝis. Sed li tuj parolis kun ili, kaj diris al ili: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.
Mark Esperant 6:51  Kaj li supreniris al ili en la ŝipeton, kaj la vento ĉesiĝis; kaj ili sentis grandan miregon;
Mark Esperant 6:52  ĉar ili ne komprenis pri la panoj, ĉar ilia koro estis sensenta.
Mark Esperant 6:53  Kaj transirinte, ili alvenis teren ĉe Genesaret, kaj alligis la ŝipeton.
Mark Esperant 6:54  Kaj kiam ili estis elŝipiĝintaj, tuj oni rekonis lin,
Mark Esperant 6:55  kaj kuris tra tiu tuta regiono, kaj komencis ĉirkaŭporti la malsanulojn sur iliaj litoj tien, kie ili aŭdis, ke li estas.
Mark Esperant 6:56  Kaj kien ajn li eniris, en vilaĝojn aŭ en urbojn aŭ sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj, kaj petegis lin, ke ili tuŝu nur la randon de lia vesto; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, resaniĝis.