Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 5
Prov Esperant 5:1  Mia filo! atentu mian saĝon; Al mia prudento klinu vian orelon,
Prov Esperant 5:2  Por ke vi konservu prudenton Kaj via buŝo tenu scion.
Prov Esperant 5:3  Ĉar la buŝo de malĉastulino elverŝas mielon, Kaj ŝia gorĝo estas pli glata ol oleo.
Prov Esperant 5:4  Sed ŝia sekvaĵo estas maldolĉa kiel absinto, Akra kiel ambaŭtranĉa glavo.
Prov Esperant 5:5  Ŝiaj piedoj iras malsupren al la morto; Ŝiaj paŝoj atingas Ŝeolon.
Prov Esperant 5:6  Ŝi ne iras rekte laŭ la vojo de vivo; Ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas, sed tion ŝi ne scias.
Prov Esperant 5:7  Kaj nun, infanoj, aŭskultu min, Kaj ne forkliniĝu de la vortoj de mia buŝo.
Prov Esperant 5:8  Malproksimigu de ŝi vian vojon, Kaj ne proksimiĝu al la pordo de ŝia domo,
Prov Esperant 5:9  Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo,
Prov Esperant 5:10  Por ke fremduloj ne satiĝu de via havo, Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo,
Prov Esperant 5:11  Ĝis vi ĝemos en la fino, Kiam konsumiĝos via karno kaj via korpo,
Prov Esperant 5:12  Kaj vi diros: Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malŝatis moraligon!
Prov Esperant 5:13  Kaj mi ne aŭskultis la voĉon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.
Prov Esperant 5:14  Mi estis preskaŭ en ĉia malbono Meze de kunveno kaj societo.
Prov Esperant 5:15  Trinku akvon el via cisterno, Kaj fluantan el via puto.
Prov Esperant 5:16  Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn.
Prov Esperant 5:18  Via fonto estu benata; Kaj havu ĝojon de la edzino de via juneco.
Prov Esperant 5:19  Ŝi estas ĉarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; Ŝiaj karesoj ĝuigu vin en ĉiu tempo, Ŝia amo ĉiam donu al vi plezuron.
Prov Esperant 5:20  Kaj kial, mia filo, vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?
Prov Esperant 5:21  Ĉar antaŭ la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn irojn Li pripensas.
Prov Esperant 5:22  Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la ŝnuroj de lia peko lin tenos.
Prov Esperant 5:23  Li mortos pro manko de eduko; Kaj la multo de lia senprudenteco lin devojigos.