JOB
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
Chapter 19
Job | Esperant | 19:5 | Se efektive vi volas montri vin pli grandaj ol mi, Kaj vi riproĉas al mi hontindaĵon, | |
Job | Esperant | 19:7 | Jen mi krias pri maljusteco, sed mi ne ricevas respondon; Mi vokas, sed mi ne ricevas juĝon. | |
Job | Esperant | 19:8 | Mian vojon Li baris, ke mi ne povas transiri, Kaj sur mian irejon Li metis mallumon. | |
Job | Esperant | 19:12 | Kune venis Liaj taĉmentoj, kaj ebenigis kontraŭ mi sian vojon Kaj stariĝis sieĝe ĉirkaŭ mia tendo. | |
Job | Esperant | 19:15 | La loĝantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi fariĝis aligentulo. | |
Job | Esperant | 19:17 | Mia spiro fariĝis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro. | |
Job | Esperant | 19:18 | Eĉ la malgrandaj infanoj malestimas min; Kiam mi leviĝas, ili parolas kontraŭ mi. | |
Job | Esperant | 19:19 | Abomenas min ĉiuj miaj intimuloj; Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraŭ mi. | |
Job | Esperant | 19:20 | Kun mia haŭto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj, Mi restis nur kun haŭto sur miaj dentoj. | |
Job | Esperant | 19:26 | Kaj post kiam mia haŭto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion; | |
Job | Esperant | 19:27 | Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj; Pri tio sopiregas mia interno en mia brusto. | |
Job | Esperant | 19:28 | Se vi diros: Kiel ni lin persekutu, Kaj ni trovu kontraŭ li la radikon de la afero, | |