MARK
Chapter 10
Mark | Esperant | 10:1 | Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laŭ sia kutimo li instruis ilin denove. | |
Mark | Esperant | 10:2 | Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin: Ĉu estas permesate al viro forsendi sian edzinon? | |
Mark | Esperant | 10:5 | Sed Jesuo diris al ili: Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi ĉi tiun ordonon. | |
Mark | Esperant | 10:11 | Kaj li diris al ili: Kiu forsendos sian edzinon kaj edziĝos kun alia, tiu adultas kontraŭ ŝi; | |
Mark | Esperant | 10:13 | Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj admonis ilin. | |
Mark | Esperant | 10:14 | Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili: Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio. | |
Mark | Esperant | 10:15 | Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin. | |
Mark | Esperant | 10:17 | Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaŭ li, kaj demandis lin: Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon? | |
Mark | Esperant | 10:18 | Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. | |
Mark | Esperant | 10:19 | Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon. | |
Mark | Esperant | 10:20 | Kaj li responde diris al li: Majstro, ĉion tion mi observis detempe de mia juneco. | |
Mark | Esperant | 10:21 | Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li: Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. | |
Mark | Esperant | 10:22 | Sed li malgajiĝis ĉe tiu vorto, kaj foriris malĝoja; ĉar li havis multajn posedaĵojn. | |
Mark | Esperant | 10:23 | Kaj Jesuo ĉirkaŭrigardis, kaj diris al siaj disĉiploj: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! | |
Mark | Esperant | 10:24 | Kaj la disĉiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili: Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio! | |
Mark | Esperant | 10:25 | Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. | |
Mark | Esperant | 10:27 | Rigardante ilin, Jesuo diris: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ne ĉe Dio; ĉar ĉio estas ebla ĉe Dio. | |
Mark | Esperant | 10:29 | Jesuo diris: Vere mi diras al vi: Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patrinon aŭ patron aŭ infanojn aŭ kampojn pro mi kaj pro la evangelio, | |
Mark | Esperant | 10:30 | kaj kiu ne ricevos centoble en ĉi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon. | |
Mark | Esperant | 10:32 | Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaŭ ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante: | |
Mark | Esperant | 10:33 | Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj; | |
Mark | Esperant | 10:34 | kaj ili lin mokos kaj sur lin kraĉos kaj lin skurĝos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li releviĝos. | |
Mark | Esperant | 10:35 | Kaj alproksimiĝis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li: Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni. | |
Mark | Esperant | 10:37 | Kaj ili diris al li: Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro. | |
Mark | Esperant | 10:38 | Sed Jesuo diris al ili: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aŭ esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata? | |
Mark | Esperant | 10:39 | Kaj ili diris al li: Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili: La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj; | |
Mark | Esperant | 10:40 | sed sidi dekstre de mi aŭ maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita. | |
Mark | Esperant | 10:42 | Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili: Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili. | |
Mark | Esperant | 10:43 | Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; | |
Mark | Esperant | 10:45 | Ĉar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. | |
Mark | Esperant | 10:46 | Kaj ili venis al Jeriĥo; kaj kiam li foriris el Jeriĥo kun siaj disĉiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo. | |
Mark | Esperant | 10:47 | Kaj aŭdinte, ke ĉeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris: Jesuo, filo de David, kompatu min. | |
Mark | Esperant | 10:48 | Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho Filo de David, kompatu min! | |
Mark | Esperant | 10:49 | Kaj Jesuo haltis, kaj diris: Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li: Kuraĝu; leviĝu, li vin alvokas. | |
Mark | Esperant | 10:51 | Kaj Jesuo responde al li diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li: Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon. | |