PROVERBS
Chapter 18
Prov | Esperant | 18:4 | La vortoj de homa buŝo estas profunda akvo; La fonto de saĝo estas fluanta rivero. | |
Prov | Esperant | 18:8 | La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro. | |
Prov | Esperant | 18:10 | La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata. | |
Prov | Esperant | 18:14 | La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti? | |
Prov | Esperant | 18:19 | Malpaciĝinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo. | |
Prov | Esperant | 18:20 | De la fruktoj de la buŝo de homo satiĝas lia ventro; Li manĝas la produktojn de siaj lipoj. | |
Prov | Esperant | 18:21 | Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn. | |