Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
TITUS
Up
1 2 3
Chapter 1
Titu Esperant 1:1  Paŭlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laŭ la fido de la elektitoj de Dio, kaj laŭ la scio de la vero, kiu estas laŭ pieco,
Titu Esperant 1:2  kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaŭ la tempoj eternaj,
Titu Esperant 1:3  sed ĝustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco, kiu estas al mi konfidita konforme al la ordono de Dio, nia Savanto;
Titu Esperant 1:4  al Tito, mia vera filo laŭ komuna fido: Graco kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Savanto.
Titu Esperant 1:5  Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi aranĝu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en ĉiu urbo, kiel mi ordonis al vi;
Titu Esperant 1:6  se iu troviĝas neriproĉebla, edzo de unu edzino, kies infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri diboĉo, nek ribelemaj.
Titu Esperant 1:7  Ĉar episkopo devas esti sen riproĉo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon;
Titu Esperant 1:8  sed gastama, bonamanta, sobra, justa, sankta, sinreganta,
Titu Esperant 1:9  tenanta la fidelan vorton, kiu estas laŭ la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaŭ refuti la kontraŭdirantojn.
Titu Esperant 1:10  Ĉar ekzistas multaj homoj ribelemaj, vantaj parolantoj kaj trompistoj, precipe tiuj el la cirkumcido,
Titu Esperant 1:11  kies buŝoj devas esti fermitaj; homoj, kiuj renversas tutajn domojn, instruantaj nekonvenaĵojn por malhonora gajno.
Titu Esperant 1:12  Unu el ili, profeto samnacia, diris: La Kretanoj ĉiam estas mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj manĝeguloj.
Titu Esperant 1:13  Tiu atesto estas vera. Tial akre riproĉu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido,
Titu Esperant 1:14  ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero.
Titu Esperant 1:15  Ĉe la puraj, ĉio estas pura; sed ĉe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj.
Titu Esperant 1:16  Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por ĉiu bona faro senvaloraj.
Chapter 2
Titu Esperant 2:1  Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino:
Titu Esperant 2:2  ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco;
Titu Esperant 2:3  ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon;
Titu Esperant 2:4  por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn,
Titu Esperant 2:5  esti prudentaj, ĉastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetiĝemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita;
Titu Esperant 2:6  konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj;
Titu Esperant 2:7  pri ĉio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon, seriozecon,
Titu Esperant 2:8  paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontraŭulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraŭ ni.
Titu Esperant 2:9  Admonu sklavojn, ke ili estu submetiĝemaj al siaj propraj sinjoroj kaj plaĉantaj al ili en ĉio; ne kontraŭdiremaj,
Titu Esperant 2:10  ne ŝtelantaj, sed montrantaj ĉian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en ĉio la doktrinon de Dio, nia Savanto.
Titu Esperant 2:11  Ĉar jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj,
Titu Esperant 2:12  instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo,
Titu Esperant 2:13  atendantaj la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo,
Titu Esperant 2:14  kiu donis sin por ni, por elaĉeti nin el ĉia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.
Titu Esperant 2:15  Tion parolu, kaj konsilu kaj riproĉu kun ĉia aŭtoritato. Neniu vin malestimu.
Chapter 3
Titu Esperant 3:1  Memorigu ilin, ke ili submetiĝu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por ĉiu bona laboro,
Titu Esperant 3:2  ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolĉanimaj, montrantaj ĉian mildecon al ĉiuj homoj.
Titu Esperant 3:3  Ĉar ni ankaŭ estis iam malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.
Titu Esperant 3:4  Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj,
Titu Esperant 3:5  ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laŭ Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito,
Titu Esperant 3:6  kiun Li riĉe surverŝis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto;
Titu Esperant 3:7  por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj laŭ la espero de eterna vivo.
Titu Esperant 3:8  Fidinda estas la diro, kaj mi volas, ke pri tio vi atestadu kun certeco, por ke tiuj, kiuj ekkredis al Dio, zorgu pri bonaj faroj. Tiuj aferoj estas bonaj kaj utilaj al la homoj;
Titu Esperant 3:9  sed evitu malsaĝajn demandojn kaj genealogiojn kaj diskutojn kaj prileĝajn disputojn, ĉar ili montriĝas senutilaj kaj vanaj.
Titu Esperant 3:10  Se iu estas herezulo ankoraŭ post unua admono kaj dua, evitu tiun,
Titu Esperant 3:11  sciante, ke tia homo perversiĝis kaj pekas, estante memkondamnita.
Titu Esperant 3:12  Kiam mi sendos al vi Artemason aŭ Tiĥikon, rapidu veni al mi al Nikopolis; ĉar mi decidis travintri tie.
Titu Esperant 3:13  Antaŭen irigu Zenason, la leĝiston, kaj Apoloson sur ilia vojaĝo kiel eble plej rapide, por ke nenio manku al ili.
Titu Esperant 3:14  Kaj niaj amikoj ankaŭ lernu daŭrigi bonajn laborojn, por necesaj bezonoj, por ke ili ne estu senfruktaj.
Titu Esperant 3:15  Ĉiuj, kiuj estas ĉe mi, vin salutas. Salutu vi tiujn, kiuj amas nin en la fido. Graco estu kun vi ĉiuj.