Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
HABAKKUK
Up
1 2 3
Chapter 1
Haba Esperant 1:1  Profetaĵo, kiun laŭvizie eldiris la profeto Ĥabakuk.
Haba Esperant 1:2  Ĝis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne aŭskultos, mi krios al Vi pri perfortaĵo, kaj Vi ne helpos?
Haba Esperant 1:3  Kial Vi devigas min vidi maljustaĵon, rigardi mizeraĵon? Rabado kaj perfortado estas antaŭ mi, leviĝas disputoj kaj malpaco.
Haba Esperant 1:4  Tial la instruo perdis sian forton, la justeco neniam venkas; ĉar la malvirtulo superfortas la virtulon, tial la rezultoj de juĝo estas malĝustaj.
Haba Esperant 1:5  Rigardu la naciojn, rigardu, kaj vi forte miros; ĉar en via tempo Mi faros ion, kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.
Haba Esperant 1:6  Ĉar jen Mi levos la Ĥaldeojn, nacion kruelan kaj lertan, kiu trairos la tutan larĝon de la tero, por ekposedi loĝejojn, kiuj ne apartenas al ĝi.
Haba Esperant 1:7  Terura kaj timinda ĝi estas; ĝia juĝado kaj regado dependas de ĝi mem.
Haba Esperant 1:8  Pli rapidaj ol leopardoj estas ĝiaj ĉevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas ĝiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al manĝaĵo.
Haba Esperant 1:9  Ĉiuj ili venas por rabi; kiel vento orienta ili direktas sin, kien ili volas; kaj ili kolektas kaptitojn kiel sablon.
Haba Esperant 1:10  Reĝojn ili mokas, regantoj estas ridataĵo por ili; ĉiun fortikaĵon ili mokas; ili ŝutas teron, kaj venkoprenas.
Haba Esperant 1:11  Tiam ŝanĝiĝas ilia spirito, transiras kaj fariĝas peka, kaj ilia forto fariĝas ilia dio.
Haba Esperant 1:12  Sed Vi estas ja de ĉiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por juĝo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni.
Haba Esperant 1:13  Viaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi maljustaĵon Vi ne povas; kiel do Vi rigardas malhonestulojn, kaj silentas, kiam malpiulo englutas tiun, kiu estas pli virta ol li?
Haba Esperant 1:14  Kial Vi faras la homojn kiel fiŝoj en la maro, kiel rampaĵoj, kiuj ne havas reganton?
Haba Esperant 1:15  Ĉiujn ili tiras per fiŝhoko, kaptas per sia reto, amasigas per sia fiŝreto; kaj tial ili ĝojas kaj triumfas.
Haba Esperant 1:16  Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia fiŝreto; ĉar per ĉi tiuj grasiĝis ilia parto kaj boniĝis ilia manĝaĵo.
Haba Esperant 1:17  Ĉu por tio ili devas ĵetadi sian reton kaj senĉese mortigadi naciojn senindulge?
Chapter 2
Haba Esperant 2:1  Sur mia gardista posteno mi staris; kaj, stariĝinte sur turo, mi observis, por vidi, kion Li diros al mi kaj kion mi devas respondi al la riproĉo kontraŭ mi.
Haba Esperant 2:2  Kaj la Eternulo ekparolis al mi, kaj diris: Enskribu la vizion, kaj desegnu bone sur la tabeloj, por ke leganto povu facile tralegi.
Haba Esperant 2:3  Ĉar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed ĝi ne mensogas; se ĝi prokrastiĝus, atendu ĝin, ĉar ĝi nepre plenumiĝos, ne estos fordecidita.
Haba Esperant 2:4  Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco.
Haba Esperant 2:5  La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiliĝas; li larĝigas sian animon kiel Ŝeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si ĉiujn naciojn kaj kaptas al si ĉiujn popolojn.
Haba Esperant 2:6  Sed ili ja ĉiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros: Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdaĵon sen fino kaj metas sur sin tro grandan ŝarĝon de ŝuldoj!
Haba Esperant 2:7  Subite ja leviĝos viaj pikontoj kaj vekiĝos viaj puŝontoj, kaj vi fariĝos ilia rabataĵo.
Haba Esperant 2:8  Ĉar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaŭ vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
Haba Esperant 2:9  Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akiraĵon, por aranĝi alte sian neston, por defendi sin kontraŭ mano de malbonulo!
Haba Esperant 2:10  Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon.
Haba Esperant 2:11  La ŝtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al ili.
Haba Esperant 2:12  Ve al tiu, kiu konstruas urbon per sangoverŝado kaj pretigas fortikaĵon per maljusteco!
Haba Esperant 2:13  Tio venas ja de la Eternulo Cebaot, ke la popoloj klopodas por la fajro kaj la gentoj lacigas sin vane.
Haba Esperant 2:14  Ĉar la tero pleniĝos de konado de la gloro de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.
Haba Esperant 2:15  Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elverŝi vian koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton!
Haba Esperant 2:16  Vi satiĝis per honto anstataŭ per honoro; drinku do ankaŭ vi, kaj kovru vin per honto; ankaŭ al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro.
Haba Esperant 2:17  Ĉar via perforteco sur Lebanon falos sur vin, kaj atakate de bestoj vi estos terurata pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
Haba Esperant 2:18  Kion helpos la skulptaĵo, kiun skulptis la artisto, la fanditaĵo kaj malvera instruanto, kvankam la majstro fidis sian propran faritaĵon, farante mutajn idolojn?
Haba Esperant 2:19  Ve al tiu, kiu diras al ligno: Leviĝu, kaj al muta ŝtono: Vekiĝu! Ĉu ĝi povas instrui? ĝi estas ja tegita per oro kaj arĝento, sed havas en si nenian spiriton.
Haba Esperant 2:20  Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo; la tuta tero silentu antaŭ Li!
Chapter 3
Haba Esperant 3:1  Preĝo de la profeto Ĥabakuk laŭ maniero de psalmoj.
Haba Esperant 3:2  Ho Eternulo, mi aŭdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis. Ho Eternulo, vivigu Vian faritaĵon en la mezo de la jaroj, Montru en la mezo de la jaroj, Ke eĉ en kolero Vi memoras pri kompato.
Haba Esperant 3:3  Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la ĉielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.
Haba Esperant 3:4  Lia brilo estas kiel hela lumo, Radioj iras el Lia mano, Kaj tie estas kaŝita Lia potenco.
Haba Esperant 3:5  Antaŭ Li iras pesto, Kaj fajro sekvas Liajn piedojn.
Haba Esperant 3:6  Li stariĝis, kaj ekmezuris la teron; Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn; Dissaltis eternaj montoj, Kliniĝis eternaj montetoj, Kiam Li ekpaŝis kiel en la tempo antikva.
Haba Esperant 3:7  En mizera stato mi vidis la tendojn de Kuŝan; Skuiĝis la tapiŝoj de la lando Midjan.
Haba Esperant 3:8  Ĉu kontraŭ riveroj koleris la Eternulo? Ĉu kontraŭ la riveroj Vi ekflamiĝis, Aŭ ĉu kontraŭ la maro estis Via indigno, Ke Vi ekrajdis sur Viaj ĉevaloj, Ekveturis sur Viaj venkaj ĉaroj?
Haba Esperant 3:9  Vi eltiris Vian pafarkon, Konforme al ĵura promeso, kiun Vi donis al la triboj. Sela. Per riveroj Vi dividis la teron.
Haba Esperant 3:10  Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altaĵo levis siajn manojn.
Haba Esperant 3:11  La suno kaj la luno haltis sur sia loko; Kun brilo iras Viaj sagoj, Kun fulmo Viaj lancoj.
Haba Esperant 3:12  Kun kolero Vi paŝas sur la tero, Kun indigno Vi piedpremas naciojn.
Haba Esperant 3:13  Vi elpaŝis, por helpi al Via popolo, Por helpi al Via sanktoleito. Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo, Nudigas la fundamenton ĝis la kolo. Sela.
Haba Esperant 3:14  Vi trapikis per liaj lancoj la kapojn de liaj taĉmentestroj, Kiam ili sin ĵetis ventege, por dispeli min kun ĝojo, Kvazaŭ englutante mizerulon kaŝe.
Haba Esperant 3:15  Vi paŝis kun Viaj ĉevaloj tra la maro, Tra la ŝlimo de granda akvo.
Haba Esperant 3:16  Mi aŭdis, kaj mia interno ekskuiĝis; Pro la bruo ektremis miaj lipoj, Putro venis en miajn ostojn, kaj la loko sub mi ekŝanceliĝis; Dume mi devas esti trankvila en la tago de malfeliĉo, Kiam sur mian popolon iras ĝia atakanto.
Haba Esperant 3:17  Kiam la figarbo ne floros, La vinberbranĉoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos manĝaĵon, La ŝafoj estos forkaptitaj el la ŝafejo, Kaj en la staloj ne troviĝos bovoj:
Haba Esperant 3:18  Eĉ tiam mi ĝojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo.
Haba Esperant 3:19  La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel ĉe cervo, Kaj venigas min sur miajn altaĵojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj.