JOB
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
Chapter 20
Job | Esperant | 20:5 | Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta? | |
Job | Esperant | 20:7 | Li tamen pereos por ĉiam, kiel lia sterko; Tiuj, kiuj lin vidis, diros: Kie li estas? | |
Job | Esperant | 20:11 | Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kuŝiĝos kune kun li en la polvo. | |
Job | Esperant | 20:14 | Tiam lia manĝaĵo renversiĝos en liaj internaĵoj, Fariĝos galo de aspidoj interne de li. | |
Job | Esperant | 20:18 | Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havaĵo, li ĝin fordonos kaj ne ĝuos ĝin. | |
Job | Esperant | 20:19 | Ĉar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis. | |
Job | Esperant | 20:20 | Ĉar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara. | |
Job | Esperant | 20:23 | Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon. | |
Job | Esperant | 20:25 | Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro. | |
Job | Esperant | 20:26 | Nenia mallumo povos kaŝi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo. | |