PROVERBS
Chapter 13
Prov | Esperant | 13:2 | La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto. | |
Prov | Esperant | 13:3 | Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas. | |
Prov | Esperant | 13:4 | La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satiĝas. | |
Prov | Esperant | 13:7 | Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon. | |
Prov | Esperant | 13:11 | Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas. | |
Prov | Esperant | 13:13 | Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita. | |
Prov | Esperant | 13:18 | Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata. | |
Prov | Esperant | 13:19 | Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono. | |
Prov | Esperant | 13:20 | Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron. | |
Prov | Esperant | 13:23 | Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco. | |
Prov | Esperant | 13:24 | Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas. | |