PSALMS
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
59
60
61
62
63
64
65
66
67
68
69
70
71
72
73
74
75
76
77
78
79
80
81
82
83
84
85
86
87
88
89
90
91
92
93
94
95
96
97
98
99
100
101
102
103
104
105
106
107
108
109
110
111
112
113
114
115
116
117
118
119
120
121
122
123
124
125
126
127
128
129
130
131
132
133
134
135
136
137
138
139
140
141
142
143
144
145
146
147
148
149
150
Chapter 68
Psal | Esperant | 68:2 | Kiel dispeliĝas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandiĝas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaŭ Dio. | |
Psal | Esperant | 68:4 | Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; ĝoju antaŭ Li. | |
Psal | Esperant | 68:6 | Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto. | |
Psal | Esperant | 68:8 | La tero tremis kaj la ĉielo fandiĝis de la vizaĝo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizaĝo de Dio, Dio de Izrael. | |
Psal | Esperant | 68:9 | Bonfaran pluvon Vi verŝis, ho Dio, sur Vian heredon, Kaj kiam ĝi perdis la fortojn, Vi ĝin vigligis. | |
Psal | Esperant | 68:10 | Via gento ekloĝis tie; Vi pretigis per Via boneco ĉion por la malriĉulo, ho Dio. | |
Psal | Esperant | 68:13 | Kiam vi kuŝas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de arĝento, Kaj ĝiaj plumoj de brilanta oro. | |
Psal | Esperant | 68:14 | Kiam la Plejpotenculo dismetis reĝojn sur la tero, Ĝi brilis kiel neĝo sur Calmon. | |
Psal | Esperant | 68:16 | Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur ĝi, Kaj sur kiu la Eternulo loĝos eterne? | |
Psal | Esperant | 68:17 | Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj. | |
Psal | Esperant | 68:18 | Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj eĉ ribeluloj povas loĝi ĉe la Eternulo, la Dio. | |
Psal | Esperant | 68:21 | Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj, La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj. | |
Psal | Esperant | 68:22 | Mia Sinjoro diris: El Baŝan Mi alkondukos, Mi alkondukos el la profundeco de la maro; | |
Psal | Esperant | 68:23 | Por ke vi trempu vian piedon en sango, Kaj la lango de viaj hundoj ĝuu de viaj malamikoj. | |
Psal | Esperant | 68:25 | Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj. | |
Psal | Esperant | 68:27 | Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto; La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj; La princoj de Zebulun kaj de Naftali. | |
Psal | Esperant | 68:30 | Kvietigu la beston en la kanoj, La aron da bovoj kun la bovidoj, Popoloj, kiuj humiliĝas pro pecoj da arĝento. Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn. | |
Psal | Esperant | 68:31 | Venos eminentuloj el Egiptujo; Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio. | |
Psal | Esperant | 68:33 | Kiu regas en la ĉielo de la eternaj ĉieloj. Jen Li tondras per Sia voĉo, forta voĉo. | |
Psal | Esperant | 68:34 | Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj. | |