Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOHN
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 1
John Esperant 1:1  En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.
John Esperant 1:3  Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis.
John Esperant 1:4  En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.
John Esperant 1:5  Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis.
John Esperant 1:6  De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano.
John Esperant 1:7  Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu.
John Esperant 1:8  Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.
John Esperant 1:9  Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon.
John Esperant 1:10  Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis.
John Esperant 1:11  Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.
John Esperant 1:12  Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,
John Esperant 1:13  kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.
John Esperant 1:14  Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.
John Esperant 1:15  Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
John Esperant 1:16  Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco.
John Esperant 1:17  Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.
John Esperant 1:18  Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.
John Esperant 1:19  Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin: Kiu vi estas?
John Esperant 1:20  Kaj li konfesis kaj ne kaŝis; kaj li konfesis: Mi ne estas la Kristo.
John Esperant 1:21  Kaj ili demandis lin: Kio do? Ĉu vi estas Elija? Kaj li diris: Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto? Kaj li respondis: Ne.
John Esperant 1:22  Ili do diris al li: Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem?
John Esperant 1:23  Li diris: Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.
John Esperant 1:25  Kaj ili demandis lin, kaj diris al li: Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto?
John Esperant 1:26  Johano respondis al ili, dirante: Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas,
John Esperant 1:27  kiu venas post mi; la rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi.
John Esperant 1:28  Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.
John Esperant 1:29  La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!
John Esperant 1:30  Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
John Esperant 1:31  Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.
John Esperant 1:32  Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li.
John Esperant 1:33  Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.
John Esperant 1:34  Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.
John Esperant 1:35  Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj disĉiploj;
John Esperant 1:36  kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris: Jen la Ŝafido de Dio!
John Esperant 1:37  Kaj la du disĉiploj aŭdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon.
John Esperant 1:38  Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili: Kion vi serĉas? Kaj ili diris al li: Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi loĝas?
John Esperant 1:39  Li diris al ili: Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li loĝas, kaj ili restis ĉe li tiun tagon; estis ĉirkaŭ la deka horo.
John Esperant 1:40  Unu el la du, kiuj aŭdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro.
John Esperant 1:41  Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li: Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).
John Esperant 1:42  Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris: Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).
John Esperant 1:43  La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li: Sekvu min.
John Esperant 1:44  Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro.
John Esperant 1:45  Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li: Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la leĝo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef.
John Esperant 1:46  Kaj Natanael diris al li: Ĉu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li: Venu kaj vidu.
John Esperant 1:47  Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li: Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!
John Esperant 1:48  Natanael diris al li: Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li: Antaŭ ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis.
John Esperant 1:49  Natanael respondis kaj diris al li: Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Reĝo de Izrael!
John Esperant 1:50  Jesuo respondis kaj diris al li: Ĉu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi: Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol ĉi tio.
John Esperant 1:51  Kaj li diris al li: Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la ĉielon malfermita kaj la anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.