PROVERBS
Chapter 27
Prov | Esperant | 27:3 | Peza estas ŝtono, kaj sablo estas ŝarĝo; Sed kolero de malsaĝulo estas pli peza ol ambaŭ. | |
Prov | Esperant | 27:4 | Kolero estas kruelaĵo, kaj furiozo estas superakvego; Sed kiu sin tenos kontraŭ envio? | |
Prov | Esperant | 27:9 | Oleo kaj odorfumaĵo ĝojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo. | |
Prov | Esperant | 27:10 | Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima. | |
Prov | Esperant | 27:11 | Estu saĝa, mia filo, kaj ĝojigu mian koron; Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto. | |
Prov | Esperant | 27:12 | Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas. | |
Prov | Esperant | 27:13 | Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon. | |
Prov | Esperant | 27:14 | Kiu frue matene benas sian proksimulon per laŭta voĉo, Tiu estos opiniata malbenanto. | |
Prov | Esperant | 27:18 | Kiu gardas figarbon, tiu manĝos ĝiajn fruktojn; Kaj kiu gardas sian sinjoron, tiu estos honorata. | |
Prov | Esperant | 27:19 | Kiel en la akvo vizaĝo speguliĝas al vizaĝo, Tiel la koro de homo estas kontraŭ alia koro. | |
Prov | Esperant | 27:21 | Kiel fandujo por arĝento kaj forno por oro, Tiel estas por homo la buŝo de lia laŭdanto. | |
Prov | Esperant | 27:22 | Se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, Lia malsaĝeco de li ne apartiĝos. | |