Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 39
Job Esperant 39:1  Ĉu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? Ĉu vi observis la akuŝiĝon de la cervinoj?
Job Esperant 39:2  Ĉu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aŭ ĉu vi scias la tempon, kiam ili devas naski?
Job Esperant 39:3  Ili fleksiĝas, elĵetas siajn idojn, Liberiĝas de siaj doloroj.
Job Esperant 39:4  Iliaj infanoj fortiĝas, kreskas en libereco, Foriras, ke ne revenas al ili.
Job Esperant 39:5  Kiu donis liberecon al la sovaĝa azeno? Kaj kiu malligis ĝiajn ligilojn?
Job Esperant 39:6  La dezerton Mi faris ĝia domo, Kaj stepon ĝia loĝejo;
Job Esperant 39:7  Ĝi ridas pri la bruo de la urbo, La kriojn de pelanto ĝi ne aŭdas;
Job Esperant 39:8  La produktaĵoj de la montoj estas ĝia manĝaĵo, Kaj ĝi serĉas ĉian verdaĵon.
Job Esperant 39:9  Ĉu bubalo volos servi al vi? Ĉu ĝi volos nokti ĉe via manĝujo?
Job Esperant 39:10  Ĉu vi povas alligi bubalon per ŝnuro al bedo? Ĉu ĝi erpos post vi valojn?
Job Esperant 39:11  Ĉu vi fidos ĝin pro ĝia granda forto? Kaj ĉu vi komisios al ĝi vian laboron?
Job Esperant 39:12  Ĉu vi havos konfidon al ĝi, ke ĝi reportos viajn semojn Kaj kolektos en vian grenejon?
Job Esperant 39:13  La flugilo de struto leviĝas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro;
Job Esperant 39:14  Ĉar ĝi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo;
Job Esperant 39:15  Ĝi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovaĝa besto povas ilin disbati.
Job Esperant 39:16  Ĝi estas kruela por siaj idoj, kvazaŭ ili ne estus ĝiaj; Ĝi ne zorgas pri tio, ke ĝia laboro estas vana;
Job Esperant 39:17  Ĉar Dio senigis ĝin je saĝo Kaj ne donis al ĝi prudenton.
Job Esperant 39:18  Kiam ĝi leviĝas alten, Ĝi mokas ĉevalon kaj ĝian rajdanton.
Job Esperant 39:19  Ĉu vi donas forton al la ĉevalo? Ĉu vi vestas ĝian kolon per kolharoj?
Job Esperant 39:20  Ĉu vi povas saltigi ĝin kiel akrido? Terura estas la beleco de ĝia ronkado.
Job Esperant 39:21  Ĝi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco; Ĝi eliras kontraŭ armiton;
Job Esperant 39:22  Ĝi ridas pri timo kaj ne senkuraĝiĝas, Kaj ne retiras sin de glavo.
Job Esperant 39:23  Super ĝi sonoras la sagujo, Brilas lanco kaj ponardego.
Job Esperant 39:24  Kun bruo kaj kolero ĝi glutas teron, Kaj ne povas stari trankvile ĉe sonado de trumpeto.
Job Esperant 39:25  Kiam eksonas la trumpeto, ĝi ekkrias: Ho, ho! Kaj de malproksime ĝi flarsentas la batalon, Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon.
Job Esperant 39:26  Ĉu pro via saĝo flugas la akcipitro Kaj etendas siajn flugilojn al sudo?
Job Esperant 39:27  Ĉu pro via ordono leviĝas la aglo Kaj faras alte sian neston?
Job Esperant 39:28  Sur roko ĝi loĝas, Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto.
Job Esperant 39:29  De tie ĝi elrigardas por si manĝaĵon; Malproksime vidas ĝiaj okuloj.
Job Esperant 39:30  Ĝiaj idoj trinkas sangon; Kaj kie estas mortigitoj, tie ĝi estas.